Nekonata historio: Placo de la Revolucio

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2018-09-12 10:59:34

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp
Placo de la Revolucio de Havano

Ofte la vizitanto demandas kiam kaj kiel estis konstruita la Placo de la Revolucio? Ĉiuj restas surprizita sciante ke ĝi estas antaŭrevolucia projekto. Jen ĝia historio en kelkaj linioj.

La tre konata  Placo de la Revolucio situas en centra parto de la moderna havano kaj ĝi estas loko de unika valoro. Ĝi situas sur vasta tereno en la plej alta parto de la urbo kaj la ideo pri ĝia konstruo aperis komence de la 40aj jaroj de la pasinta jarcento, kiam oni alvokis internacian konkurson por starigi monumenton al la plej elstara kubano, José Martí.

La loko mem estis antaŭe konata kiel monteto de katalunoj. Post la decido pri konkurso oni tion faris en la jaro 1943 kaj la rezultoj estis informitaj, sed nur kelkajn jarojn poste oni reprenis la ideon, proksime de la centjara datreveno de la naskiĝo de José Martí, en la jaro 1952.

Registara komisiono malatentis la rezultojn de la kunvokita  konkurso kaj decidis ekkonstrui ne la unuan premion, sed la trian, kio vekis suspektemon kaj plurajn komentojn pri tiu stranga decido. Evidentiĝis ke inter la aŭtoroj de la tria premio estis la tiama ministro pri publikaj konstruaĵoj.

Tiam venis problemo financa, ĉar la ŝtato ne volis investi por konstruado de la monumento, kaj tiam oni alvokis la civitanaron kaj okazis tutlanda monvarbado,  kiu sukcesis kolekti la bezonatan sumon, ĉar la figuro de Marti estis ege kara al la kubanoj.

Nur la malavareco de la kuba popolo ebligis la konstruadon de la monumento, kiu leviĝas forme de kvinpinta stelo kaj havas diametron je 78,50 metroj; ĝi altas je 141,9 de la strato ĝis la masto kun reflektoroj forme de piramido.

La unua nomo de la placo estis civita placo José Martí, poste ŝanĝita al Placo de la Revolucio, kie la 1-an de majo 1959 okazis la unua granda popola manifestacio depost la venko de la revolucia milito komandita de Fidel Castro.

La unua eksterlanda oratoro parolinta al la kubanoj ekde tiu placo estis la rusa kosmonaŭto Juri Gagarin la 26an de julio 1961 dum la solena ceremonio por la nacia tago de ribelemo.

Poste, tie okazis plej diversaj aranĝoj, festaj, funebraj pro agresaj atakoj kontraŭ la kuba popolo, omaĝoj pro naciaj festotagoj, religiaj ceremonioj, kiel ekzemple granda meso de la papo Johano Paŭlo la dua, koncertoj naciaj kaj internaciaj, i.a.

Ĝi estas simbola kaj historia monumento al la plej universala de la kubanoj, José Martí, kaj scenejo de historiaj kaj popolaj okazaĵoj. Certe bela kaj tre vizitata de turistoj landaj kaj eksterlandaj.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up