Aprobita ĝenerala plano de teritoria kaj urba ordigo de Havano.

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2018-11-01 09:50:47

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp
La katedralo de Havano atestas la barokan stilon.

Kun la celo impulsi pli inkluzivajn, kompaktajn kaj konektitajn urbojn, estis aprobita la ĝenerala plano de teritoria kaj urba ordigo, laŭ informis Samuel Rodiles, prezidanto de la instituto de planado fizika, dum la celebrado de la Monda Tago de Urboj ĉi-31-an de oktobro.

La plano estas parto de la nova urba tagordo, aprobita en la konferenco de UN pri loĝado kaj la  urba kaj  daŭripova evoluo, Habitato III, kaj proponas ĉefurbon pli loĝeblan kaj diversan rilate ekonomion kaj laborojn, samkiel la progresigon de diversaj sektoroj, kun emfazo en turismo, transporto, publikaj spacoj kaj komunikado, laŭ publikigis la gazeto Juventud Rebelde.

En oktobro la agadoj de la tagordo prioritatis la atenton al infrastrukturo, la socia produktado  de la habitato kaj evoluigo de renovigeblaj energifontoj kiel kontribuo al la preparlaboroj okaze de la 500-jaroj de nia ĉefurbo.

Eugenia De Grazia, reprezentantino de UN Habitato en Kubo, priparolis la bezonon plenumi la sloganon Konstrui urbojn daŭripovajn kaj kolizi-rezistajn por havigi urbon kapablan superi la plurajn naturajn fenomenojn kun malpli da perdoj.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up