Reeldono de la historia karavano de la libereco komandita de Fidel en 1959

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2019-01-04 10:43:47

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp
Reeldono de la historia karavano de la libereco

Meze de la festoj jarfinaj komenciĝis en la orienta urbo Santiago de Kubo, la ĉi-jara eldono de la historia karavano de la libereco, komandita de Fidel Castro en januaro de 1959 ĝis Havano.

Kiel jam tradicie la karavano formita el  gejunuloj startis el la monumenta komplekso 26-a de julio simbolante la iamajn membrojn de karavano de vehikloj kiuj en sama dato de antaŭ 60 jaroj eliris al Havano kun la venkintaj ribeluloj kiuj portis sian oliv-verdan uniformon sub la gvido de Fidel.

Laŭ estis informite, la karavanon formas 200 infanoj kaj gejunuloj de Santiago de Kubo.

Ankaŭ partoprenas gestudentoj de la universitato de Oriento, de la revoluciaj armitaj fortoj,  de la ministerio de la interno, kune kun junaj kamparanoj, studentoj de medicino, interalie.

La karavano vojaĝas tra la centra ŝoseo, kaj haltas en la diversaj lokoj samkiel faris la origina karavano. En ĉiu urbo ili estas akceptataj per ceremonioj kaj renkontiĝoj kun la lokanoj.

La partonenantoj de la karavano volas montri ke ili sentas sin ĉefrolantoj en la nuntempo de la kuba revolucio, de la eduka sistemo kaj de la estonteco de la patrolando.

Ekde la jaro 1961 la pioniroj de la baza, meza, arta, sporta kaj speciala eduka sistemo, iniciatas tiun itineron en la urbo Santiago de Kubo, kiu finiĝas la 8-an de januaro en Havano, en la nuna Urba Lernejo Libertad, iama stabejo de la tiraneco de Fulgencio Batista.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up