Trinidad festas sian 506-jubileon

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2020-01-13 09:14:09

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

 

Dum tiuj ĉi tagoj, la bela urbo Trinidad, situanta en la centrosuda parto de Kubo, festas sian 506-an datrevenon kun renovigita vizaĝo kaj allogo, kiu ampleksas la vivon kaj estontecon de ties enloĝantoj.

 

La kolonia urbo Trinidad,  nuntempe konsistigas nepran vizitindan lokon por ĉiu persono kiu aprezas artitekturon kaj  historion. La iama vilaĝo de la Sankta Trinidado en la centra regiono de la insulo, nome en la provinco Sancti Spiritus,  gardas  gravan arkitekturan kaj naturajn riĉaĵojn subtenatan de  kvin jarcentoj de historio kaj varia gamo de tradicioj.

 

La urbon ĉirkaŭas montoj el abundaj arboj kaj famaj valoj kie videblas restaĵoj de antikvaj sukerfabrikoj ankoraŭ konservataj. En tiu regiono situas, krome, la montoĉeno Escambray, lulilo de la plej variaj vegetalaj formoj, ekde la senparaj arboreskaj filikoj kaj sovaĝaj orkideoj ĝis la arbaroj de koniferoj aldone al la komplemento donata de kelkaj endemiaj specoj en la faŭno.

 

La teritorio, kiu estas unu el la unuaj vilaĝoj fonditaj de la hispanoj en la insulo  ankaŭ posedas vastajn sistemojn de kavernoj, kiuj enhavas la plej diversajn historiojn ligitajn al la ekzisto de la kubaj praloĝantoj en tiu regiono.

 

Aparte elstaras legendo ligita al la kaverno La Mirinda, formata de ensemblo de dudeko da kavernoj en la sudo de la montoĉeno Escambray, kio ligas la indianinon Caucubú, de la tribo de Guamuhaya kun sia eterna amo.

 

Tiu ĉi historio havis tragikan finon, ĉar la junulino rifuĝis en kaverno kaj mortis pro amo sciinte ke la amato, la junulo Naribó sin ĵetis kontraŭ la rokoj kiam antaŭvidiis la intencojn de la patro de Caucubú doni ŝin al la guberniestro de la vilaĝo.

 

Jen pro la abundo de historioj kaj legendoj kiel pro la naturbelecoj, kaj tre speciale pro la kolonia arktitektura juvelo tie konservata,  Trinidad estas  vizitinda regiono, nacia monumento de Kubo kaj homara heredaĵo laŭ deklaro de UNESCO ekde la 80-aj jaroj.

 

La festoj nuntempe omaĝantaj la 506-an datrevenon de Trinidad, montras plurajn facetojn ne nur por plia evoluigo de turismo en tiu ĉi bela urbo, sed ankaŭ la agadojn faratajn de la registaro kaj la enloĝantojn por protekti kaj savgardi la trezorojn, kiuj donas fieron al la enloĝantojn kaj montras la promesplenan estontecon por novaj defioj, evoluigo de kulturo kaj tradicioj kie oni kombinos modernecon kaj kutimojn, historion kaj estontecon laŭ la postuloj de la novaj tempoj.

 

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up