Prezidenta vagono en Havano

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2020-07-15 09:39:04

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

En la malnova urboparto de Havano, alloga turisma zono de nia ĉefurbo, ekzistas pluraj interesaj lokoj kaj vidindaĵoj kiuj donas al nia urbo sian turisman trajton kiu de jaro al jaro venigas milionojn da vizitantoj el ĉiuj latitudoj.

Unu el tiu vidindaĵoj estas sendube la nomata vagono Mambi ( ribeluloj kontraŭ la hispanaj koloniistoj en la 19-a jarcento) aŭ prezidenta. Laŭ konfirmas historiistoj, nur tri ekzempleroj de tiu modelo estis konstruitaj en Usono en la jaro 1900.

Tiuj tri vagonoj estis transdonitaj al fervojaj kompanioj de Usono, Meksiko kaj Kubo. Oni scias ke en la jaro 1912 alvenis la koncerna vagono al Kubo kaj oni ĝin nomis Vagono Mambi, honore al sinjoro Tomás Estrada Palma, kiu estis la unua prezidento de la lando en la naskiĝanta respubliko.

La vagonon oni disponis por servo al la sinsekvaj prezidentoj de la respubliko kaj tial ankaŭ konatas kiel Prezidenta Vagono.

La vagonon  oni faris el fero kaj riĉaj lignoj kaj posedas saĝan distribuon de la spacoj,  kio igas ĝin aŭtenta ruldomo. La vagono konsistas el Ceremonia Salono, kvar dormoĉambroj, kaj el ili du apartenis al la prezidento kaj la unua damo; kvar banĉambroj, manĝejo, kuirejo, fridujo kaj teraso.

Ĝi ankaŭ posedas personigitajn specojn de tukoj, littukoj kaj aliaj necesaĵoj. En la komenco oni ĝin lumigis per karburaĵo kaj posedis ventumilojn funkciantajn per seka glacio. Ĝi konservas la originalajn meblojn, inkluzive de lampoj, teleroj kaj manĝilaroj el arĝento.

Post la venko de la revolucio okazinta en la insulo en la jaro 1959, la vagono ne plu estis uzata, oni ĝin translokis al la stacidomo La Cochera, situanta en la havana centra stacidomo kie ĝi restis konservita. Nur en la jaro 1987 oni decidis ĝin ekspozicii al vizitantoj de la malnova urbo, jen kubanoj jen eksterlandanoj povas ĝin vidi kaj viziti ĉiutage.

Temas ja pri bela vagono, kultura kaj historia heredaĵo kiu certe allogas la turistojn kaj aparte tiujn kiuj interesiĝas pri fervojoj.

 

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up