Havano survoje al sia 501-a jubileo

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2020-11-11 12:01:35

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

 San Francisko de Asizo en Havano

La kuba ĉefurbo estis fondita en 1519 kaj en 1982 ĝi estis deklarita de UNESCO kiel Kultura Heredaĵo de la Homaro. Havano situas en la nordokcidento de Kubo ĉe la samnoma ĉefa komerca haveno. Ĝi etendiĝas sur surfaco je 750 km2 kun proksimume 2,5 milionoj da enloĝantoj. La Malnova Havano estas la plej antikva parto de la urbo kaj ĝi konsistigas arkitekturan ensemblon de la jarcentoj 16-a ĝis 19-a, kies koloniaj palacoj kaj aliaj juveloj estas zorge restaŭrataj.

Post kelkaj tagoj, la iama vilaĝo de Sankta Kristorofo de Havano festos sian 501-an fondo-datrevenon, tial ke  la 16-an de novembro 1519 oni celebris la unuan meson kaj kunsidon, historia momento rekonata kiel fonda aranĝo de nia urbo, kiu hodiaŭ ne ĉesas allogi siajn loĝantojn kaj vizitantojn per ties elegantaj palacoj, artismaj kradoj kaj la ĉiutaga bruo de ĝiaj stratetoj, kiuj transdonas koron de urbo forĝita per realoj kaj esperoj de tiuj kiuj igis ĝin magia kaj ĉarma.

Por eternigi la historian momenton de la urba starigo ĉe la havana haveno sub fronda arbo, la guberniestro Francisco Cajigal de la Vega konstruigis en 1754 kolonon trivizaĝan kiu portas en la bazo du enskribaĵoj ankoraŭ legeblaj, en la latina kaj kastilia lingvoj, aludantaj tiun okazaĵon.

En la dekstra flanko de la kolono staras la legenda arbo, ceibo, posedanta kvazaŭ mitan aŭron kiu memorigas tiun arbon kio originis kontruadon de la Templeto, la monumento tie staranta, kiu estis konstruita en 1823.

La monumento estas ĉirkaŭita de sobraj kradoj kun portiko kaj kolonoj, kunformanta reproduktaĵon bone skizitan per arta sendo de la greka arkitekturo klasika.

Tuj apude troviĝas statuo de la admiralo Kristoforo Kolumbo, la eltrovinto de la amerika kontinento, kiel lin nomis la hispanoj, kaj supre de la kolonoj ĉe la enirejo, oni povas vidi ananasojn skulptitajn en fero, kvazaŭ memorigilo de la tropika frukto plej ŝatata de la eŭropanoj, kun ĝiaj stilformaj kronaĵoj kiuj agnoskas ĝin kiel reĝino de la kubaj fruktoj. 

En la interna parto de La Templeto oni trovas tri grandajn oleo-pentraĵojn de la franca pentristo Jean Baptister Vermay, deantaŭnelonge restaŭritaj, aludantaj la personecojn ĉeestintajn la ceremonion de la urbo-naskiĝo.

Ĉiun 16-an de novembro ariĝas en tiu legenda loko, havananoj kaj vizitantoj por realigi tradician pilgrimadon ĝis tiu ejo, kie la urbaj aŭtoritatuloj okazigas specialan ceremonion kaj alparolas pri la historio kaj nuntempo de la urbo.

Dume, kaj poste oni rondiras la arbon kaj tuŝas ĝin pledante por forigi malbonsorton aŭ por peti favoron, kio konsistigas tradician ceremonion kiu renovigas la havanan fidon kaj animon.

Pro tio, ĉi-foje, spite al la defioj de la pandemio kun higienaj reguloj,  la magia kaj eleganta urbo, festos sian 501-an fondodatrevenon renovigante sian animon, agante por refari la urbon kaj eltiri ĝin el polvo kaj fero, al beleco de ĝiaj promenejoj kaj parkoj, kaj fidela al la deziroj de tiuj, kiuj fidas ĝin kaj salutas ĝian patronon Sankta Kristoforo.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up