Epidemio de farmakologiaj aferoj

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2020-12-04 12:11:23

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

La suspektoj kiuj pezas sur la industrio de la medikamento kaj ties dankoŝuldantoj nutras sin el multaj farmakologiaj katastrofoj okazintaj dum la du lastaj jardekoj (la sekva listo tute ne estas kompleta).

Dépakine. Surmerkatigita de 1967 por kuraci epilepsion, natria valproato (Dépakine) agas kiel kontraŭkonvulsia medikamento. Kvankam efikoj estigantaj misformiĝon de embrio dum gravedo estas konataj de la komenco de la 1980-aj jaroj, aparta farmakologia atento ne ekzistas. Ni devis atendi 2004 por ke la akumuliĝo de riskoj pravigis informadon al la kuracistoj kaj la pacientoj, sed tiu informado estis plene efektiva nur en 2010. En februaro 2020, Sanofi, kiu produktas Dépakine, estis akuzita ĉe tribunalo pro « pligravigita trompo » kaj « neintencaj vundoj ». La ŝtato estis kondamnita monkompensi plurajn viktimojn.

Mediator. Ekde 1978, la benfluorex (Mediator), vendata oficiale kiel kuracilo de diabeto, montriĝas senefika, toksa kaj tre multekosta. Deturnita por malgrandigi apetiton (por maldikiĝi), ĝi estigas multajn korvalvajn malsanojn, sed restas surmerkata ĝis 2009, kaj Servier, ĝia produktanto, montriĝas tre malavara al la kuracistoj kaj medicinaj rondoj. Dum la proceso, kies juĝado estas atendata en 2021, oni vidis, apud la entreprenestroj, eksmembron de la Alta San-aŭtoritato, plurajn responsulojn de la franca Agentejo de sanitara sekureco de la san-produktoj (Afssaps, fariĝinta ANSM), eksan ĝeneralan direktoron de la nacia Instituto pri sano kaj medicina esploro (Inserm) kaj unu senataninon.

Paxil. En 2001, la studaĵo 329 konkludas pri efikeco kaj sendanĝereco de la paroxétine (Paxil, Deroxat, Seroxat, Divarius), kontraŭdeprima medikamento vendata de GlaxoSmithKline (GSK) por infanoj kaj adoleskuloj. Trarigardante la donitaĵojn de tiu terapia testado, en 2015, la British Medical Journal, demonstras ke ili ebligas eltiri inversan konkludon kaj aparte mencias riskon de suicido. Neniu el la dudek du oficialaj subskribintoj de tiu studo partoprenis ĝian redaktadon, konfiditan al « fantoma aŭtoro » pagita de GSK.

Vioxx. En 2004, kvin jaroj post kiam ĝi surmerkatigis ĝin elspezante rekordan sumon por reklamado, Merck retiras la rofécoxib (Vioxx), nesteroidan kontraŭinflaman medikamenton. La usona administracio pri nutraĵo kaj medikamentoj (Food and Drug Aministration, FDA) atribuas al ĝi plurajn dekmilojn da mortoj per korkolapso. Aŭtoroj dungitaj de Merck konsideris ke la medikamento estis « bone tolerata », dum la kontraŭplacebo-testoj montris fortan mortoprocentaĵon.

Tamiflu. En 2009, la kampanjo pri vakcinado kontraŭ la gripo A (H1N1) fariĝas fiasko, dum la risko aperas supertaksata. Pluraj registaroj kreis stokojn de vakcinoj kaj de kontraŭvirusa produkto oséltamivir (Tamiflu), surmerkatigita de Roche. Enketo de la British Medical Journal demonstras ke pluraj aŭtoroj de la rekomendoj de la Monda Organizaĵo pri Sano (MOS) pri uzo de la kontraŭvirusaj kuraciloj havis sekretajn kontraktojn kun farmaciaj societoj, kiuj ilin fabrikas. Kvankam pruvoj de efikeco mankis ekde la komenco, MOS retiris oséltamivir el sia listo de la esencaj medikamentoj nur en 2017.

Opioidoj. De 2005, oni atribuas parton de la malaltiĝo de la averaĝa vivdaŭro en Usono al sendoloriga drogo, la oxycodone (Oxycontin, Oxynorm), kiu estigas fortan dependecon. Kun fentanyl, ĝi montriĝis respondeca pri centmiloj da mortoj pro tro altaj dozoj. Ĝi estis amase konsumata pro agresa promociado fare de la medicinaj vizitantoj de Purdue Pharma, kiuj instigis la kuracistojn plilarĝigi la preskribojn trans la kancero-doloroj kaj subtaksante la riskon, kiel ankaŭ faris la FDA. Aliaj societoj, inter kiuj Johnson and Johnson, ankaŭ devas alfronti postulojn de damaĝ-kompenso, kiujn oni taksas je pluraj miliardoj da dolaroj. La entrepreno deponis sian bilancon kaj devos pagi pli ol 8 miliardojn da dolaroj (monpunoj kaj damaĝoj), konfesinte sian kulpon, notinde pri la pago de ŝmirmono al la kuracistoj.

Plilippe DESCAMPS

Fonto: Le Monde Diplomatique (Esperanto)



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up