Santiago de Kubo: kvincentjara urbo en konstanta kresko.

Eldonita de Maritza Gutierres González
2015-07-25 16:35:56

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Santiago de Cuba: la plej kariba urbo de Kubo  limiĝas norde  kun la provinco Holguín; okcidente kun Granma; sude kun la Kariba Maro kaj oriente kun la provinco Guantánamo. La provinca areo estas je 634 321 km2.

Ĝi alireblas tra la internacia flughaveno Antonio Maceo,  per aŭtovojo ekde kiu ajn punkto de Kubo aŭ per ŝipo, ĉi-kaze, uzante la servojn de Marina Punta Gorda.

Oni kutimas diri ke Santiago de Kubo havas du unikajn trajtojn: ĝian gastigeman popolon, lojalan kaj malformalan  kaj ĝian  riĉan heredaĵon historian kaj kulturan.

La kariba identeco de Santiago de Kuba  evidentiĝas en la popola muziko kaj aliaj folkloraj manifestacioj. Ĝi posedas la titolon de Heroa Urbo de Kubo pro la elstara rolo plenumita de ties loĝantaro dum la revoluciaj bataloj en la 1950-aj jaroj.

En Santiago de Kubo estas du ejoj distingitaj de UNESCO  per la titolo Homaraj Heredaĵoj, unu el ili estas la Kastelo de Sankta Petro de la Roko (El Morro) kaj la ruinaĵoj de la unuaj kafplantejoj francaj en loko nomata la Granda Ŝtono.

La tombejo de Sankta Ifigenia, la historia muzeo 26-a  de Julio kaj la farmobieno Siboney estas lokoj ligitaj al la kuba historio.

Aliaj allogaĵoj de la regiono estas la Insuleto Granma kaj la Parko Baconao kiu estas nomumita Rezervo de la Biosfero.

Kiel turisma destino Santiago de Kubo posedas elstarajn eblecojn, inter ili estas  la enurba promenado, strandoj kaj naturo,  kiuj montras  plurajn interesajn lokojn en tiuj tri scenejoj.

Por tiuj kiuj alvenas al Santiago de Kubo ekzistas diversaj opcioj tranokti, kaj  en la urbo kaj en ties najbareco, ligitaj al la maro aŭ al la naturo.

Estas pluraj motivoj kiuj igas la loĝantaron de Santiago de Kubo fieri pri sia urbo: esti lulilo de preskaŭ ĉiuj muzikaj ĝenroj de Kubo, lando kie la muziko estas la animo kaj spirito; la karnavaloj kiuj okazas ĉiam en julio kaj estas konsiderataj la plej spektaklaj de la tuta lando; samkiel la rumo, la elstaraj Fajrofestoj kaj la jam tradicia Festivalo Kariba.

La tuta regiono de Santiago de Kubo posedas la necesan infrastrukturon por potencigi la turismon de eventoj kaj kongresoj, kaj ankaŭ posedas montaran kaj maran ĉirkaŭaĵon, aldone al la favoraj kondiĉoj por realigi turismon de naturo kaj aventuroj, padumado, maraj aranĝoj, krozadŝipaj itineroj kaj porsana turismo. Sed nenio estas pli alloga ol promeni tra la ondumantaj kaj mallarĝaj stratoj plenplenaj je historio kaj muziko.

Kvincent jaroj de urbo senpaŭza kaj historiplena meritas gratulojn!

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up