Akademianoj de kelkaj landoj partoprenis la internacian kongreson Universitato 2016.

Eldonita de Maritza Gutierres González
2016-02-19 20:59:46

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

 

Sesiis en Havano, la 10-a internacia kongreso Universitato 2016 kiu arigis akademianojn el diversaj landoj, kiuj agnoskis la altan edukan nivelon de la kariba insulo kaj ties decidiga subteno  por la evolu de kunlaboro Sudo-Sudo.

Specialistoj el Brazilo kaj Argentino deklaris al la nacia informagentejo ACN ke ili havas multon por lerni pri sano, reduktigo de naturaj katastrofoj kaj publikaj politikoj pri zorgado; ili same agnoskis la kubajn postgradajn kursojn kaj studprogramojn gvidatajn de la insulo en la regiono.

Rebeca Grynspan, ĝenerala iberoamerika sekretariino, esprimis ke unu el la avantaĝoj por la kunlaboro Sudo-Sudo, estas la komuna lingvo, kaj ŝi asertis ke Kubo posedas efikajn kaj efektivajn modelojn kiuj multobligas la socian bonfarton.

Ĉiuj landoj havas ion por lerni kaj instruii, kaj Kubo estas bonega eksponanto en la kreado de konoj, ŝi emfazis.

Fondita sub la principoj de egaleco kaj reciproka respekto, la kunlabora platformo inter la nacioj de la Sudo estas regiona ilo por la transdono de rimedoj kaj interŝanĝo de kompetentoj.

La partoprenintoj en la internacia kongreso Universitato 2016 estis informitaj pri la procezo por aktualigo de la ekonomia kaj socia modelo en Kubo, ties defioj, perspektivoj kaj sekvoj en la supera edukado.

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up