Kubo diversigas siajn energifontojn

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2019-09-13 09:16:09

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

La uzado de puraj energioj estas unu el la vojoj por tiel nomataj evolulandoj progresi sen damaĝi la medion, temo tre aktuala en la nuna epoko kiam la media krizo provokas gravajn sekvojn en la sano de nia planedo.

Kubo, kiu travivas ekonomian sieĝon flanke de sia norda najbaro, kio estis amplekse informita dum tiu ĉi semajno dum la lastaj dudek jarojn laboradis por iom post iom redukti sian dependon de petrolo kaj krudaĵoj.

Diversaj energifontoj estis kaj daŭre estas evoluigataj en la insulo, nome,  uzo de sun-kaj venta energio, danke al la kreado de enormaj fotovoltaj kaj eolaj parkoj; ankaŭ estas konstruataj mini hidroelektrejoj kaj oni profitas el biomaso.

Ĉi-kaze oni anoncis la konstruadon de la plej granda bioelektrejo de la tuta lando, kun kapacito por generi 62 megavatojn. Ĝin oni konstruas en la sukerfabriko Ciro Rendonde en la centra provinco Ciego de Ávila.

Biomaso signifas biologia maso, kvanto de viva materio produktita sur la tersurfaco aŭ pro specifaj organisoj. La termino estas ofte uzata en debatoj rilataj al la energio de biomasa, tio estas, energia brulaĵo kiu fontas rekte aŭ nerekte el biolobiaj rimedoj.Ĝi devenas el ligno, agrikulturaj reziduoj kaj sterko.

En Kubo, la nun konstruata bioelektrejo funkcios pere de sukerkana reziduoj, rekremento, kiu restas post la uzo de la sukerkano kies suko estas uzata por produkti la sukeron. Tiu reziduo rolas kiel brulaĵo.Kiam finiĝas la sukerkana rikolto, oni povas uzi kiel brulaĵon alian planton, kies nomo estas marabuo (en Kubo ĝi estas speco el mimozo origina el Afriko, kiu rapide kreskas kaj formas nepenetreblajn arbarojn. Ĝia ligno estas malmora kaj tre utila por fari karbon.

 Per tiu kaj aliaj similaj projektoj, Kubo aspiras pliigi la uzon de renovigeblaj energifontoj en sia infrastrukturo de elektra generado ĝis 24% ĝis la jaro 2030, kaj laŭeble iom pli.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up