Malgraŭ la pandemia severo, Kubo atentas pri la malalta nasko-indikilo

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2020-09-08 11:41:57

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

De Roberto Morejón


Malgraŭ tio ke oni devas koncentri la atenton kaj klopodojn bremsi la Covid-19, en Kubo daŭras zorgeme la atento al la problemo pri maljuniĝo kaj malalta nasko-indikilo.

La aŭtoritatuloj elstarigis de antaŭnelonge, la kontinuecon de la analizo pri la estontaj regulaĵoj por stimuli la naskojn.

Oni devas konsideri ke en 2019 la nombro da naskoj defalis en Kubo je 6617  kompare kun la antaŭa etapo.
Ekzistas diversaj ebloj en tiu ĉi analizo fronte al la urĝo signita de la rapida loĝantara maljuniĝo, ĉar 20,8% de la kubanoj aĝas 60 aŭ pli.

En tiu ĉi kompleksa kunteksto, la aŭtoritatuloj konsideras esenca, transdoni kiel eble plej rapide loĝejojn al patrinoj kun tri aŭ pli da infanoj malpli ol 12 jaraj.

La nacia gazetaro emfazis la tutlandan karakteron de tiu ĉi analizo, speciale en 32 distriktoj de naŭ provincoj, kiuj havas altan maljuniĝon kaj malaltan nasko-nombron.

Ĝis septembro de 2019 pli ol 3 100 patrinoj ricevis atenton pere de subvencioj kaj financigoj ŝtataj. Temas pri progreso, kvankam el la totalo de tiuj, preskaŭ 2 700 bezonas konstrulaborojn por siaj domoj. Tial gravas la efektivigo de tiaj proceduroj por tiuj personoj.

La plenumantoj de tiu regularo aprobita de la registaro pri la loĝeja temo, estas la lokaj aŭtoritatuloj, kvankam la lando transdonis en 2019 financadon de 50 milionoj da pesoj, sama kvanto da dolaroj laŭ la oficiala kurzo.

Kompreneble, kune kun rigardo al la situacio de la patrinoj kun tri aŭ pliaj infanoj malpli ol 12 jaraj, ankaŭ gravas atenti la bezonaĵojn.

Surtable elstaras la projektado de pliaj kapacitoj en infanĝardenoj kaj pli da atento al patroj kaj patrinoj laborantaj.

Tamen,  la fortiĝo de la usona sieĝo kaj la damaĝoj provokitaj al la ekonomio pro la fermo de turismo kaj malkonektiĝo de la monda komerco, povus pli kompliki la starigon de politikojn pri nasko.

Kiel ajn, la decido doni al tiu ĉi temo kaj al la maljuniĝo la necesan gravecon, restas senŝanĝa, ĉar Kubo dum pli ol 30 jaroj havas nasko-indikilon sub la loĝantara anstataŭo.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up