Kruela malpermeso usona kontraŭ humanitara misio por Kubo

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2020-11-23 12:21:35

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

De: Roberto Morejón

La Homaro uzas la internaciajn kargo-flugojn fronte al situacioj konkretaj de militoj, naturaj katastrofoj kaj sanitaraj krizoj, kiel la pandemio en 2020, sed Usono malpermesas tion fari por Kubo. 

En cirkonstancoj malfavoraj pro la kontaĝoj de la Covid-19, la komerca aviado paralizis sian agadon tra la mondo kaj nur humanitaraj flugoj rompis la silenton de la flughavenoj.

Kubo jam malfermis siajn flughavenojn per striktaj biosekurecaj sistemoj, sed dum granda parto de la jaro la aviadilejoj akceptis nur aviadilojn kun solidaraj kaj naciaj kargoj haltigitaj en aliaj landoj.

Tamen, tiu praktiko maleblas kun Usono, ĉar la administracio de la prezidento Donald Trump volas fermi sian mandaton per la puniga stampo ekstremigita.

La ŝtata departemento usona malpermesis kargoflugojn humanitarajn el usona teritorio al Kubo, neglektinte ekskludi dum ĉartajn flugkompaniojn de tiu  regulaĵo.

Tiamaniere la Blanka Domo fiaskigis la planojn de du entreprenoj interesiĝintaj en la peto, nome, Skyway Enterprises kaj IBC Airways, Inc.

La kuba ministro pri eksteraj rilatoj, Bruno Rodríguez, taksis la decidon senpia kaj klopodo en la punigo kontraŭ la kubaj familioj en ambaŭ landoj ĝis la lasta momento.

Vaŝingtono pravigis sin en la nuligo antaŭa de ĉiuj publikaj ĉartigitaj flugoj al Kubo, kun escepto de tiuj al Havano. Tiu estis la amaskomunika argumento, ĉar la esenca kuŝas en la celo fortigi la sieĝon ĝis sufoki la kubajn familiojn.


Tiamaniere regas krueleco pri decidoj de la administracio de la respublikana magnato, kiu ordonas punigi aliajn landojn en la nuna kojunkturo sanitara tutmonda.

Kubo kiel la cetero de la mondo, suferas la pandemion, kiu damaĝas la ekonomion pro la komerca kaj turisma halto, kaj ankaŭ suferis la damaĝojn de fortegaj pluvoj.

Ŝajne, temas pri negravaj argumentoj por la administracio de Trump, ĉar kiel diris lia ŝtata sekretario Mike Pompeo, la celo estas limigi la kapablon de la kuba registaro akiri enspezojn kaj helpon.

La teamo de la riĉulo Donald Trump respondas per indiferenteco antaŭ la graveco de la pandemio en sia propra lando, mezurilo kiun li  aplikas al la tuta mondo.
 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up