Turisma impulso por la venonta jaro

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2020-12-25 11:19:11

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

De  María Josefina Arce.

Turismo estas unu el la impulsaj motoroj de la kuba ekonomio, serioze damaĝita ĉi-jare pro la Covid-19 kaj la fortiĝo de la usona sieĝo flanke de la nuna administracio de Donald Trump.

La regulaĵoj de izoliĝo kaj fermo de landlimoj por eviti la propagadon de la pandemio negative influis en la moviĝado de personoj. La Monda Organizo de Turismo antaŭvidas ke la nuna jaro fermos kun reduktiĝo je 70% de la agado en tiu ĉi sektoro.

Tiu ĉi situacio probable restos sama en la unuaj monatoj de 2021 ĝis avancu la vakcinplanoj kontraŭ la kronviruso, sed ni ĉiuj scias ke la vivo ne estos sama, speciale por la malriĉaj landoj.

Por Kubo, la usona sieĝo estas unu el la grandaj obstakloj por kresko de tiu ĉi esenca sektoro. En la finiĝanta jaro, Usono nuligis ĉiujn ĉartajn flugojn inter ambaŭ landoj, escepte al Havano, kvankam limigitaj.

Dum la kunsidoj antaŭ la parlamenta sesio okazinta ĉi-decembre, la vicunua ministro kaj ministro de ekonomio,  Alejandro Gil, asertis ke por 2021 oni antaŭvidas nombron da vizitantoj super la du milionoj da turistoj. Tiu ĉi cifero, ege for de la realo en 2019, kiam alvenis al la insulo pli ol 4 milionoj da turistoj, konsideras la limigojn de la pandemio.

Spite al la kompleksa panoramo, Kubo ne ĉesis labori por plibonigi sian hotelan infrastrukturon kaj ekfunkciigi la biosekurecajn procedurojn por garantii protektadon de la vizitantoj alvenantaj al la insulo ekde la renovigo de flugoj.

Por Kubo esta prioritato impulsi turismon en 2021, kaj tial en la dosiero de negoceblecoj por fremdaj investoj oni ofertas allogajn opciojn por tiu sektoro.

Cent tridek unu iniciatoj estas ligitaj al turismo pro ties graveco por kapti fortan valuton, kies distribuo ankaŭ inkluzivas subtenon al tiklaj sektoroj kiel sano, edukado kaj aliaj sektoroj, kiuj garantias servojn kaj protekton al la civitanaro.

Kvankam per prognozoj diskretaj, la lando laboras por rekuperi la nivelon de aliaj jaro rilate la nombron da vizitantoj, celo subtenata pro la favora opinio de interesiĝintoj pri la destino Kubo rilate la sekurecajn regulojn adoptitajn en la kariba insulo.
 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up