Novaj detruaj projektoj kontraŭ Kubo pere de la informteknologioj

Eldonita de Maritza Gutierres González
2014-05-29 19:53:04

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp
Kiel parto de pli ol 50 jara politiko detrui la kuban revolucion, la malamikoj de Kubo obstine volas tordi la trajektorion kaj konduki la insulon tra necertaj vojoj.
En la nunaj tempoj de interreto kaj la novaj komunikteknologioj, la subfosa agado kontraŭ Kubo utiligas sian monon por sin adresi al la insula junularo, kiu sciate estas la ĉefaj uzantoj de tiuj modernaj teknikoj de infokomunikado.
Tiu ĉi strategio de la usona registaro estas bone difinita kaj oni nomas ĝin efektiva konektebleco, kiu enfokusigas la atenton en la poŝtelefona mesaĝado.
Tiamaniere jam estis malkaŝitaj kelkaj projektoj kiel tiuj nomataj Zunzuneo, Piramideo kaj Conmotion kiuj komencas esti anstataŭataj de aliaj novaj kun pli malpli mildaj maskoj.
Unu el tiuj jam anoncitaj sub la nomo 14Ymedio,  kun la fifama blogistino Yoany Sánchez  kiel videbla kapo, estis prezentita, nome cifereca gazeto por misfamigi kaj subfosi la konstitucian ordon en la insulo.
Por tio ili uzas servilon ekster la insula geografio kaj estas financita de ekstera mono devenanta el fonduso destinita al subfosado; tiu ĉi projekto aperas kiel nova ĉapitro de la usona strategio ataki la insulan prestiĝon ekde la sociaj retoj.
La nova projekto estas klare difinita kontraŭ Kubo, sed ĝi esence celas propagandon al eksterlando, serĉante vendi bildon pri Kubo tute for de la realo por serĉi subtenon kaj publikan konsenton eksterlandan, kvankam ili ne rezignas pri la interna sektoro; ili volas enmeti version de “semajna pakaĵo” kiu konsistos el aŭdvidaj materialoj selektitaj kiuj cirkulados tra la insulo en diversaj iloj, usb-iloj kaj eksteraj malmolaj diskoj.
Alia identigita projekto subfosa estas nomata LaCubanada, kiu kaŝas sin en fasado de kvazaŭ publika servo por la kubanoj vivantaj en la insulo, uzata kiel platformo por inundi la reton de porteblaj telefonoj enlande kun amaso da mesaĝoj, plejparte instigante al la kreado de agresema etoso al la kuba revolucio.
Per tiu ĉi nova projekto ili klopodas influi la kubajn enloĝantojn, tra la telefonaj retoj, ideoj kaj proponoj kontribuontaj krei etoson politikan favoran al estontaj agadoj kontraŭ la insulo.
La fondusoj de LaCubanada ne estas publikaj, sed per la ligiloj kaj la antaŭaĵoj de ties administrantoj, la vojo de la mono kondukas al la USAID aŭ similaj agentejoj de la Eŭropa Unio.
Kaŝita sub ŝajna servo de publika bonfaro, tiu ĉi nova projekto estas mildigita versio de ZunZuneo, alĝustigita al la usona strategio por instigi al politika ŝanĝo  en Kubo uzante la infokomunikojn kiel platformo por distribui ideojn kaj mobilizi la civitanaron kontraŭ la konstitucia ordo.


Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up