Revokendas oportunista kaj hipokrita decido Trump-Pompeo

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2021-02-23 09:31:20

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

de Roberto Morejón

La lasta decido de la usona administracio de Donald Trump inkluzivi Kubon en fuŝa listo de subtenantoj de terorismo estis oportunista kaj senespera ago por sufoki la insulon, kaj tiel indas ĝin revoki kiel instigis la kuba registaro.

Parolante en la segmento altnivela de la konferenco pri malarmado, la kuba ministro pri eksteraj rilatoj, Bruno Rodríguez, instigis la novan administracion de tiu lando revoki la inkluzivigon de Kubo en la misfortuna listo.

Pluraj voĉoj leviĝis tra la mondo por rifuzi la koncernan anoncon tiam faritan de la ŝtata sekretario Mike Pompeo, kiu ripetis la samajn falsaĵojn por subteni siajn proprajn diskursojn de la malvarma milito.

La usona senatano de Vermonto Patrick Leahy taksis tiun paŝon senhonte politika.

La ekskonsilanto de Nacia Sekureco de la administracio de la eksprezidento Barack Obama, Ben Rhodes, taksis tion politizita rubaĵo.

La kubanoj esprimis sian ĉagrenon kaj kondamnis la suskribitan pamfleton subskribitan de Trump nur dek tagojn antaŭ ol forlasi la Blankan Domon.

Estas tiu sama homo, kiu estante prezidento instigis tumulton, kiun multaj taksis terorisma atako al la Kongreso.
Kubo ne sendas soldatojn nek taĉmentojn por estigi perforton tra la mondo, sed ja sendas kuracistojn, instruistojn kaj sportajn manaĝerojn al aliaj landoj laŭ iliaj petoj.

Sed Trump kaj liaj kontraŭkubaj konsilantoj, kiel la senatano Marco Rubio, atakis la solidarecon de Havano kaj eĉ kalumniis ĝin.

Ilia celo estas sufoki la kubanojn, ĉar la inkluzivigo en tiun liston de landoj subtenantaj terorismon malfaciligas la internaciajn rilatojn de la insulo.

Aldone, la respublikana magnato kaj ties kunkulpuloj serĉas malfaciligis la eventualan fleksiĝon de la agresemaj politikoj usonaj al Kubo.

En tiu kunteksto tre validas la alvoko de la kuba diplomatiestro malmunti tiun agon faritan de Trump-Pompeo, ĉar ĝi estas maljusta kaj hipokrita.
 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up