Pozitiva evoluo de la reorganiziĝo en la eduka sistemo.

Eldonita de Maritza Gutierres González
2015-03-26 12:59:33

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

de Roberto Morejón

 

Kubo posedas edukan sistemon kun mirindaj sukcesoj, tamen, la gvidantoj de la ministerio pri edukado, la familioj kaj la komunumo koincidas pri la bezono forigi mankojn kaj barojn, kaj por tion atingi oni devas multe labori.

Atingi ekvilibron inter la kvalito kaj nombro de senpaga instruado,  alirebla al ĉiuj, signifas  laboran alstrebon.

En la lernojaro 2014-2015 oni fortigas la bazojn de politiko celanta perfektiĝon de la edukado por gajni plian integralecon.

Estraranoj de la lernejoj kaj instruistaro klopodas ke la gestudentoj alproprigu al si  la lernitaĵojn de la koncernaj gradoj, la teknologion, koncepton pri protektado de la medio kaj komprenon pri la malfacilaj tempoj travivataj de la terglobo.

La rektoroj de la edukado en Kubo asertas, ke ili avancas  kun firmaj paŝoj tra tiu procezo de adaptiĝo, konsiderata kiel popaŝa cele al garantiado de la kvalito en ĉiu decido alprenata.

En la nuna kurso ekvalidis grupo da decidoj kiel la lerneja reorganizo kaj fleksigo de la docenta horaro, procezo favore taksita.

Oni ekvidas la fruktojn de iniciatoj kiel etendigi la lecionojn ekde la fermita lerneja centro ĝis kulturaj, sportaj kaj ekonomiaj institucioj.

Kun la pli vasta partopreno de la gvidantoj en la klasoĉambroj, la instruistoj aldonis  horojn al sia mempreparo.

Tiamaniere estiĝas etoso pli favora por la instruistoj, tamen, ankoraŭ persistas malfacilaĵoj, kiel la nesufiĉa salajro, unu el la kialoj de la translokigo de instruistoj al aliaj laboroj.

La reduktiĝo de la videolecionoj, konceptitaj kiel komplemento de la instruisto, kaj la reduktiĝo de la lecionaj horoj kiujn prizorgis malpli spertaj instruistoj integralaj, ankaŭ trovis pozitivan opinion.

Nuntempe ekzistas en Kubo plia kriteri-konsento pri tio ke la pedagogo devas havi pli altnivelan preparon por certigi la progresojn de la edukado.

En la sama grado ol tiu kvalifiko  konkretiĝu, estos ebla stimuli la deziron de la gestudantoj pli studi, kaj gvidi ilin al civitana kaj patroama sinteno, ene kaj ekster la klasoĉambro.

Kompreneble, por plibonigi la edukan sistemon kuban, la gepatroj kaj la komunumo devas iĝi pli komprenemaj pri la bezono subteni la lernejon en la instruado kaj en la procezoj ligitaj al ĝi,  por transdoni integralan kulturon ĝeneralan.

En Kubo oni ankoraŭ povas multon fari por ke la infanoj, adoleskantoj kaj gejunuloj estu ekzemplodonaj en sia konduto kaj elmontrado de valoroj en la klasoĉambro, en la stratoj kaj fronte al la problemoj de la socio.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up