Radio Havano Kubo

Amika voĉo kiu trairas la mondon

  • sekvu nin

#NoMasBloqueo #SolidaridadVsBloqueo

Agadoj pri naturkonservado en Kubo

Ĉiu en sia koncerna lando, regiono aŭ teritorio havas la respondecon konservi puran medion kaj naturon kiel sola maniero garantii la vivon de la homo estonta sur nia planedo. Pri tiu ĉi temo kaj pri konkretaj manieroj kaj instrumentoj tiucelaj, ni sciigos vin kio okazas en nia kariba insulo.
Kubo troviĝas sub influo de malseka kaj tropika klimato kun du ĉefaj sezonoj en la jaro, unu seka kaj alia pluva, kiuj daŭras proksimume saman tempon kaj la diferenco de temperaturo estas minimuma. Krome, la tropikaj ŝtormoj konsistigas faktorojn influantajn la klimatajn kondiĉojn de la lando.
Rilate al la insula flaŭro oni devas diri ke ĝin reprezentas diversaj formoj de arbaroj, plantoj, herboj kaj vegetalaj kompleksoj, dum la ĉefa arbaraj areoj situas en la montaroj kaj en kelkaj ebenaĵoj.
La kondiĉoj de ekstrema temperaturo, loĝ-diverseco, geologia evoluo kaj geografia izoliĝo estis faktoroj kiuj probable favoris la ekziston de alta grado de endemismo je certaj grupoj da bestoj kaj plantoj. Certe la tuta insularo estas tre riĉa je endemismaj estaĵoj.
Pro tio, estas kompreneble, ke la kuba registaro speciale prioritatas la atenton daŭripovan de la tero, pro la rekono ekzistanta pri severeco de la proczsoj kiuj degradas ĝin, okazintaj de jaroj, kaj aliflanke, oni konscias pri la realaj kaj ekonomiaj avantaĝoj de la praktikoj kun la potencialo de daŭripova atento de grundoj, kiel ekzemple la organika agrikulturo kaj rearbarigo.
La kompromiso de la kuba registaro pri media protektado kaj specife por kontraŭbatali grundo-degradiĝon, stariĝis nekontesteble en la leĝaj kaj politikaj instrumentoj, esence, depost la Konferenco de Rio en la jaro 1992 kiam oni modifis la konstitucion de la lando por fortigi ĝian pritrakton rilate la mediprotektadon kaj la koncernajn respondecojn de la civitanaro.
Tiurilate ekzistas la leĝo pri mediprotektado de la jaro 1997, dekreto pri protektado, uzo kaj konservado de la grundoj de la jaro 1993, dekreto pri teraj akvoj, leĝo de minoj kaj leĝo de arbaro de la jaro 1994 kaj 1998 respektive. Ili ĉiuj konsistigas tre signifajn instrumentojn kiuj provizas la leĝan bazon por realigo de tiu ĉi kompromiso.
Sendube la komplementaj instrumentoj estas esencaj por faciligi regularojn por la leĝo de mediprotektado kaj aliaj disponoj por la nacia sistemo de protektataj areoj.
Oni povas diri ke la lando posedas ĉiujn necesajn leĝarojn rilate al tiuj ĉi gravaj postuloj de la homa ekzisto kiel konservado de nia medio, grundo, akvoj kaj aliaj naturaj rimedoj esencaj por la vivo.
Aldone al tio ekzistas firma politika volo kaj konsciiga laboro, eduka ekde la lernejoj kaj en la ĉiutaga vivo, per la amaskomunikiloj kaj aliaj rimedoj, tiel ke la kuba popolo pli celkonscie agadu en la plenumo de tiuj ĉi celoj.
Eldonita de Maritza Gutierres González
Komentarioj
lasu komentarion
  • Esperanto 10-12-17
  • Esperanto 03-12-17
  • Esperanto 26-11-17
  • Esperanto 19-11-17
  • Esperanto 12-11-17
  • Esperanto 05-11-17
vizitkalkulilo

4098704

  • maxima: 19729
  • yesterday: 0
  • today: 2749
  • online: 206
  • total: 4098704