Internacia konferenco por novaj teknologioj inkluzivaj kaj porpacaj.

Eldonita de Maritza Gutierres González
2015-06-12 06:29:22

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Reprezentantoj de registaroj, organizoj internaciaj kaj spertuloj koincidis en Havano pri la bezono de taŭga uzado de la teknologioj de informado kaj komunikado (TICs) favore al edukado kaj fronte al hegemonioj.

La internacia konferenco  “Novaj scenejoj de la politika komunikado en la cifereca mondo 2015” spegulis la justajn antaŭzorgojn de multaj homoj tra la tuta mondo.

Oni ja laŭdas la rapidan progreson de la novaj teknologioj, inkluzivante Interreton, sed samtempe nepras atentigi pri ties enhavoj, ĉar ne ĉiuj estas instruaj nek sane distrigaj.

La internacia kunsido analizis la teknologian suverenecon de la landoj, ofte pridubigitan flanke de potencoj impulsantaj spionadon kaj malrespekton de la cibersekureco, danke al manko de monda regularo de  Interreto.

La kubaj delegitoj elstarigis la fakton ke spertuloj de pluraj landoj dividas la celon por socio de la informado kaj konoj pli justa, egaleca kaj inkluziva.

Dum milionoj da homoj sur la planedo ŝajnas ekstazitaj de la malŝparo de teknologioj en la sferoj de informado kaj komunikado, spertuloj, politikistoj kaj ŝtatistoj atentigas ke la aliro al tiuj teknologioj ne disponeblas por ĉiuj nek por ĉies bono.

La konferenco enskribiĝis en la paŝoj donataj de la kubaj aŭtoritatuloj por evoluigi la aliron al la teknologioj de la informado kaj komunikado, spite al la mankoj de rimedoj kaj la  ekonomia, komerca kaj financa sieĝo altrudata de Usono al Kubo.

Kubo, samkiel aliaj malriĉaj landoj, suferas obstaklojn por ampleksigi la investojn kaj konekteblecon al la nomata reto de retoj, kvankam boŝance la insula civitanaro havas malferman vojon al la edukado.

La fakto ke en nia terglobo kelkaj havas rapidajn pordojn al vitalaj servoj kiel instruado kaj sano, dum aliaj ne, obeas al la ekzisto de monda ordo malorda kaj malegala, kies efikoj ankaŭ speguliĝas en la trairo al la novaj teknologioj.

Kiel esprimis la kuba ministro pri eksteraj rilatoj, Abelardo Moreno, “la premanta cifereca breĉo estas ja spegulo de la videbla breco en la evoluo ekonomia kaj socia”.

Tia cifereco truo faciligas la trarompon de la sekureco de la ŝtatoj, temo analizita en la konferenco ĵus okazinta en Havano, kiu esprimis sin favore al reguloj konkretaj pri kunlaboro por kontraŭbatali la kreskantan militigon de la ciberspaco kaj la uzon kaŝitan kaj kontraŭleĝan de informadikaj sistemoj por agresi aliajn ŝtatojn.

Tiu ĉi kunsido aldoniĝas al la streboj ekzistantaj en aliaj latitudoj por ke Interreto estu paca kaj prospera zono.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up