Novaj alternativoj por prizorgi la maljunulojn.

Eldonita de Maritza Gutierres González
2015-10-10 13:31:15

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

En la jaro 2050 Kubo estos la naŭa lando kun pli da maljunuloj tutmonde, defio por la insula socio kiu sin preparas pro prizorgi tiun loĝantaran segmenton,  kiu tiom kontribuis al la evoluigo de la lando kaj prizorgis la novajn generaciojn.

La kariba insulo ĝuas integrigan kaj justan socion por la pli aĝaj adoltoj kiuj ĉiam estas esenca celo de la kuba ŝtato, spite al la ekonomiaj malfacilaĵoj kiuj fontas el longjara sieĝo ekonomia, financa kaj komerca de la plej potenca lando kontraŭ la insulo.

Alfrontante tiajn obstaklojn, la kuba ŝtato evoluigas grupo de programoj rilataj al la prizorgado kaj socia helpo al tiu ĉi sektoro de la loĝantaro; tiuj ĉi programoj  inkluzivas plialtigon de la pensioj kaj emeritpagoj en sistemo de universala amplekso, ĝis plibonigoj en la disponeblecoj de medikamentoj kaj en la prisana atento al la maljunuloj.

Samtempe oni starigis sistemon de endoma helpo por la maljunuloj vivantaj tutsole, kaj oni same prizorgas ties nutradon per servo kovranta, je malalta prezo, la bezonojn de tiuj personoj.

Laŭlonge de tiuj ĉi jaroj oni laboris en la preparado de faka personaro en la prisana sektoro lige al la medicina atento al la nomata Pliaĝa Adolto, aspekto pri kiu la aŭtoritatuloj de la lando insistas fronte al la rapida procezo de maljuniĝo de la kuba socio.

Sed la defio ankaŭ inkluzivas oferti alternativojn kiuj ebligos al la maljunuloj uzi sian liberan tempon kaj resti parto aktiva de la socio. Tial la universitato de la tria aĝo, kreita jam de antaŭ pli ol dek jaroj, estas unu el la iniciatoj kiuj allogis la atenton de tiu loĝantara sektoro.

Pli ol 85 mil pliaĝaj adoltoj profitadis el tiu programo, kiu funkcias tra la tuta lando kaj ebligas la evoluigon de kapabloj kaj ampleksigas la konojn pri temoj kiel geografio, historio, literaturo kaj muziko.

Ekzistas aliaj programoj kiuj ebligas la inkludon kaj vivkvaliton de la maljunuloj kiel la nomataj Gerokluboj por instruado de komputado kaj la rondoj de maljunuloj kie ili praktikas fizikajn ekzercojn.

Alia aspekto prilaborata rilatas al la bezono prepari vartistinojn en la diversaj komunumoj ĉar ne ĉiam eblas ke la familioj mem zorgu pri siaj maljunuloj.

Tiamaniere la insulo aspiras ke fine de tiu ĉi jaro ĝis 50% de la poliklinikoj tra la tuta lando posedu tiajn servojn kiuj celas transdoni al la familioj la bezonatajn sciojn por pli bone prizorgi la maljunulojn.

En Kubo, kiel esprimis la prezidento Raúl Castro, la prizorgo de la maljunuloj estas prioritato, kaj pro tio oni serĉadas novajn alternativojn por garantii ke tiuj ĉi personoj, kiuj alfrontas  maljuniĝon psikologian, biologian kaj socian havu bonan vivkvaliton.

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up