Ŝtataj guberniestroj kaj agrikulturistoj de Usono favoras ligojn kun Kubo.

Eldonita de Maritza Gutierres González
2016-01-06 10:40:36

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Kelkaj guberniestroj kaj agrikulturaj entreprenistoj aliĝas al la homoj kiuj plej insiste impulsas la ekonomian proksimiĝon al Kubo, kaj tial kreskis la nombro da vizitoj al Havano.

Indas memori ke 9 guberniestroj sendis leteron al la Kongreso usona por peti la haltigon de la ekonomia sieĝo kontraŭ la insulo, ĉar tio malhelpas la normaligon de la reciprokaj rilatoj.

La lasta guberniestro kiu vizitis Kubon dum la lastaj 12 monatoj estis tiu de la ŝtato Virginia, Terry McAuliffe, nur de antaŭ kelkaj tagoj, kaj tiamaniere li estis la kvara.

La guberniestro pledis por elimino de la ekonomia sieĝo al Kubo kaj agnoskis ke la devigo pagi per kontanta mono kaj anticipe, sen aliro al kreditoj, bremsas la interŝanĝojn inter Havano kaj Usono.

Aliflanke, la guberniestro de Nov-Jorko, Andrew Cuomo, kiu vizitis la insulon la pasintan aprilon en komerca misio al Havano, asertis ke  Kubo transformiĝas kaj Nov-Jorko estos tie por kundividi ĝiajn efikojn. 

Ankaŭ Greg Aboot, guberniestro de la ŝtato Texas, esprimis pasintdecembre en Havano, la deziron havi reciprokan komercon ampleksan kun Kubo kaj montris sin aktiva fronte al delegitaro formita de funkciuloj kaj agrikulturistoj.

Por taksi la eblecojn de komerca interŝanĝo kaj kunlaboro alvenis al Kubo en septembro de 2015 la guberniestro de la ŝtato de Arkansas, la respublikano Asa Hutchinson, kune kun 15 entreprenistoj, ĉefe el la agrikultura branĉo.

Samcele vizitis Havanon la pasintan marton reprezentantoj de la agrikultura koalicio de Usono por Kubo, grupo de entreprenoj kiuj klopodas vendi libere siajn produktojn en tiom proksima merkato.

La dialogo kun la aŭtoritatuloj kaj entreprenistoj kubaj ebligis al la usonaj vizitantoj koni deproksime  kiel la sieĝo ekonomia malpermesas eblajn interŝanĝojn kaj investojn.

Siaflanke, ili informiĝis pri la vizio de Kubo pri la fakto ke la prezidento Barack Obama, kiu pledas por fini la sieĝon, povas mem adopti profundajn decidojn por malplenigi je enhavo  la validajn limigojn.

La vizitantoj konstatis la intereson de la kuba registaro ampleksigi la ekonomiajn rilatojn kun la usonaj entreprenoj, sed en egalrajtaj kondiĉoj kaj reciproke, kun aliro al kreditoj kaj rajtigo eksporti, kiel kutime okazas en la internacia komerco.

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up