La “paperoj de Panamo” skandalumas la terglobon.

Eldonita de Maritza Gutierres González
2016-04-05 07:46:16

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

La ĵusa diskonigo de miloj da dokumentoj ligitaj al la kreado de fraŭdaj entreprenoj en fiskaj paradizoj, kazo jam konata kiel la “paperoj de Panamo” pro tio ke en tiu ĉi lando sidejas la oficejo de advokatoj kiuj prizorgas tiujn demarŝojn, minacas fariĝi unu el la plej grandaj skandaloj pri koruptado pro la kvanto da personoj  kiuj ŝajne ligitas al ĝi.

Pluraj registaroj anoncis ke ili ekesploros pri la konduto de kelkaj el siaj civitanoj, kiuj aperas en la arkivoj publikigitaj de la germana gazeto Süddeutsche Zeitung.

Fakte, inter la unuaj reagantoj estas la panama administracio gvidata de la prezidento Juan Carlos Valera, kiu certigis ke dum la 21 monatoj de sia administracio, li agadis strikte bazita en la leĝo.

La prezidento memorigis ke de  antaŭnelonge la Grupo pri Financa Agado, internacia organismo kreita por batali kontraŭ monlavado kaj aliaj deliktoj, elirigis Panamon el sia griza listo.

Dume, Manuel Domínguez, sekretario pri komunikado de la ŝtato, memorigis ke tiu kazo rilatigas privatan institucion, la buroo Mossack Fonseca, kaj ĝis nun neniu banko aŭ publika institucio estas envolvita en tiuj ĉi agoj.

Oni parolas pri pli ol 100 personoj tutmonde, inter politikistoj, sportistoj aŭ impresarioj, kiuj supozate mastrumas milionojn da dolaroj pere de la nomataj entreprenoj eksterplacaj, kartonaj aŭ kiel dirite en la angla liingvo “offshore”.

Tiaspecaj firmaoj kutime establiĝas en landoj aŭ domajnoj eksterteritoriaj konataj kiel fiskaj paradizoj ĉar ili havas impostan sistemon tre flekseblan, ĝuste por allogi eksterlandajn kapitalojn kiuj klopodas mastrumi siajn operaciojn sufiĉe netravideblajn.

Inter la plej konataj landoj tiaspecaj estas Insuloj Virgaj Britaj, Panamo, Seychelle, Anguila kaj Bahamoj, kvankam Irlando ankaŭ estas tia kaj foje oni menciis la financan centron de Londono, la faman City.

Unu el la posedantoj de la buroo Mossack Fonseca, la advokato Ramón Fonseca, klarigis ke la uzata informo estas tendence uzata kun pluraj celoj, interalie, ataki la pozicion atingitan de Panamo en la financaj merkatoj internaciaj.

La firmao suferis antaŭan atakon de informadikistaj piratoj kiu ŝtelis milionojn da dokumentoj, inter ili, tiuj publikigitaj de la germana gazeto.

Ĉiukaze indas memori ke la imposta evado kaj aliaj agoj kontraŭaj al la leĝo por kreskigi la profitojn, estas kutima konduto de la grandaj kapitalistaj entreprenoj, kaj en ne fora historio aperas pluraj ekzemploj de tia sinteno.

Dum la informa lavango pli klariĝas, multaj entreprenistoj kaj potenculoj atendas kun streĉo la evoluon de tiu ĉi skandalo kaj tiel riveliĝos pruvoj pri la deliktoj kiuj kuŝas malantaŭ tio.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up