La Revolucio estas la patrino de la ŝanĝoj

Eldonita de Maritza Gutierres González
2016-05-17 08:32:18

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Louis A. Pérez Jr,  sociologo kaj profesoro de la universitato de Norda Karolino en Chapel Hill, Usono, kaj aŭtoro de gravaj libroj pri la nacia identeco kuba, publikigis interesan eseon en kiu li  traserĉas en la signifo de la nuna momento de la rilatoj inter Kubo kaj Usono. La titolo Vizitu Kubon antaŭ ol ĝi ŝanĝiĝu povas konfuzi multajn personojn pri la enhavo.

Kun firma tenaceco Usono havas la celon sukcesigi ŝanĝon en Kubo. Temas pri firma determino, eĉ obsedo en la daŭro de 55 jaroj: armila invado, dudeko de murdo-komplotoj, jaroj de maskitaj operacioj kaj dekoj da punoj ekonomiaj.Sieĝo fera nekomparebla al iu alia iam altrudita al kiu ajn lando, laŭ agnoskis la ŝtata sekretario adjunkta Roberta Jacobson en 2015.

 Ĉio desegnita por kaŭzi suferojn al la kuba popolo kaj profundigi la malkontenton per ekonomia senigo, kun la fido pri tio ke la punoj efiku en la senco instigi la kuban popolon ribeliĝi por akceli la tutfalon de la insula registaro.

Tiel resumas la profesoro Pérez,  la tragedia historio de agresoj kaj humiligoj eltenitaj de la kuba popolo pro sia firma decido antaŭenigi sian projekton de transformo sendependiga kaj socialista.

Estas sciate, ĉar la enketoj tion indikas, ke la plimulto de la usonaj civitanoj deziris kaj deziras amikecajn rilatojn al Kubo, spite al la veneno kiu dum pli ol 50 jaroj la amaskomunikiloj injektadis.

Bedaŭro ja estas ke ne ĉiuj usonanoj bazas siajn opiniojn en la fakto ke tiuj politikoj perfortas kernajn principojn de la internacia juro kaj elementajn normojn de homa kunvivado. Multaj el ili vidas la aferon ekde la prismo de tio kio konvenas al la korporacioj, kiuj pro multjara manipulado de la amaskomunikiloj, estas konsiderataj la kialo kaj simbolo de la usona nacio.

La merito de la registaro de Barack Obama estas ke li agnoskis la fiaskon de la politiko aplikita de sia lando dum pli ol 50 jaroj. Usono insistis pri la politika ŝanĝiĝo en Kubo kiel antaŭkondiĉo por restarigi la rilatojn diplomatiajn normalajn.

Preskaŭ je la fino de sia mandato, Obama renversigis tiun politikon, proponis normalajn diplomatiajn rilatojn kiel komenca paŝo; revigligis la sistemon de selektivaj rajtigoj “popolo al popolo”; modifis regulojn; mildigis kontrolojn kaj fleksigis limigojn por ampleksigi la rajtigitajn vojaĝojn al Kubo. Deklaris sin senpova kontraŭ la sieĝo, sed alvokis la Kongreson ĝin ĉesigi.

Pere de kompromiso, ni havas pliajn ŝancojn envojigi ŝanĝojn ol per aliaj rimedoj, deklaris la prezidento Obama por pravigi la realĝustigon de sia politiko al Kubo. La usona ĉeesto en Kubo taŭgus por disvastigi en la kuba popolo la valorojn de Usono, li asertis.

Kubo akceptis la defion  prezentatan de la politiko “popolo al popolo” de Washington, ĉar malgraŭ la deklarita celo ke la vizitantoj impulsu inter la kubanoj  la “demokration”, termino uzada de Washington por nomi la kapitalisman sistemon, la kubanoj aprezis tian celon kiel eblecon por evidentigi antaŭ la vizitantoj la falsaĵojn de la kalumnia kampanjo kiu dum pli ol duonjarcento la korporaciaj amaskomunikiloj de Usono aktivigis kontraŭ Kubo tra la tuta mondo.

La distanco kiu ekzistas inter la manipulaĵoj de tiu kampanjo kaj la vero estas tiom granda ke ekde la unua minuto de kontakto kun la realo, la vizitantoj, kiel regulo, malfermiĝas al la kompreno de la kialoj kiuj rezultigis la historian popolan heroaĵon kiu estas la kuba revolucio kaj la senracieco de la agresema politiko de la usona registaro kontraŭ la eta insulo.

La mensogoj, kiam koliziis kontraŭ la evidentaĵoj, vekis fortan allogo-ondon al la procezo sendependiga kaj de socia justeco kiu estas la kuba revolucio.

Ĉio indikas ke la nova usona politiko kontraŭ Kubo konsistas en la pliigo de kontaktoj kun la kuba popolo, subteni tion kion ili komprenas kiel socio civila kaj rompi la interagadon inter la kubanoj kaj ties aŭtoritatuloj popolaj. Ĉio ĉi ekde bazoj novliberalaj por apartigi la popolon de la ŝtato kaj impulsi la evoluigon de kapitalista klaso en la insulo.

Kubo, siaflanke, daŭre laboros en la celo revoluciiga ŝanĝi ĉion ŝanĝendan, profitante la eblecojn, sed evitante la kaptilojn. La revolucio estas la patrino de la ŝanĝoj!



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up