La internacia lingvo Esperanto kaj la gepatra lingvo.

Eldonita de Maritza Gutierres González
2017-02-20 07:09:48

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Okaze de la tago de la gepatra lingvo, 21-a de februaro kaj la  centjara datreveno de la forpaso de Ludoviko L. Zamenhof,  la 14-a de aprilon 2017,  esperanto-parolantoj el pli ol cent landoj montros sian memoron kaj dankon, ke li kreis tiun relative rapide lerneblan lingvon.

 

Ankoraŭ nur malmulte estas konate, ke intertempe vivas jam proksimume mil Esperanto-denaskuloj, kiuj lernas la lingvon hejme aŭ lernis dum sia

infaneco. Ekzistas ankaŭ specialaj familiaj renkontiĝoj, kie kunvenas

Esperanto-denaskuloj el multaj landoj. Ulrich Brandenburg, antaŭa germana

ambasadoro en Moskvo, lernis Esperanton dum sia infaneco en la kvindekaj

jaroj.

 

En Kubo, la tre konata kaj elstara intelektulo Don Fernando Ortiz, ankaŭ okupiĝis pri ĝi kaj asertisla jenon:n «Sen troigoj, eblas aserti ke Esperanto estas vera filologia filozofio aŭ filozofia filologio »

 

Fakte,  Zamenhof estis jam frue konscia pri la aparta signifo de denaskula

komunumo por la estonteco kaj stabileco de lingvo. En 1901 li skribis en

letero, kiom grava estas grupo de homoj, kiuj akceptus Esperanton kiel sian

familian lingvon. La vivo de la lingvo per tio estus multe pli bone garantiita.

 

Denaskuloj en la lingvo-komunumo de Esperanto estas ja percepteblaj

malgraŭ ilia relative malgranda nombro - ekzemple ĉe la prilaboro de la Esperanto-vikipedio, kiu enhavas nun pli ol 230.000 artikolojn.

 

La evoluo de la komunumo de la Esperanto-denaskuloj montras, ke Esperanto jam delonge sukcesis atingi la statuson de vivanta lingvo kaj ke la lingvo nun plu disvastiĝas.

 

Esperanto-lingvokurso ĉe Duolingo.com nuntempe havas ĉirkaŭ  700 000 Esperanto-lernantoj, ankaŭ hispanlingvanoj havas la eblecon tion fari.

 

La nombro de tiuj, kiuj lernis Esperanton kiel duan lingvon kaj regule

parolas la lingvon, estas taksata je pluraj cent mil homoj - pli ol la

centoblo de la nombro de denaskuloj. Entute laŭ diversaj taksoj pluraj

milionoj da homoj lernis Esperanton.

 

https://www.duolingo.com/courses/

 

Ĉe youtube oni povas vidi intervjuon kun kelkaj Esperanto-denaskuloj, kun

subteksto en pluraj lingvoj.

 

https://www.youtube.com/watch?v=UzDS2WyemBI

 

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up