9-a TAKE: Edukado por daŭripova evoluo en La Amerikoj

Eldonita de Maritza Gutierres González
2017-11-30 08:13:47

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

La kongresa temo de la 9-a Tutamerika Kongreso de Esperanto, Lingvoj kaj Kulturoj: edukado por daŭripova evoluo estos okazo por inviti la kongresanojn alproksimiĝi al la nuna stato de tiu ĉi agadkampo en nia regiono. Ĝi  ligitas al la streboj de Unesco kaj UN koncerne al edukado kiel koncepto kiu ampleksas ankaŭ kulturon.

La monda loĝantaro proksimumas je 7 mil milionoj da homoj kaj limigitaj natur-rimedoj, kaj tial, ni, kiel individuoj kaj socioj, bezonas kunvivi daŭripove; ni devas adopti regulojn respondece, surbaze de la konscio ke tio kion ni faras hodiaŭ havos sekvojn en la vivo de la homoj kaj la planedo en la estonteco.

Edukado por daŭripova evoluo (EDE) enpovigas la homojn por ke ili ŝanĝu siajn pensmanierojn kaj laborformojn cele al daŭripova estonteco.

Inter la celoj de Unesco estas plibonigi la aliron al edukado bazita sur tiu principo de daŭripova evoluo kvalita je ĉiuj niveloj kaj en ĉiuj kuntekstoj sociaj, por transformi la socion per eduka reordigo kaj helpi la personojn evoluigi konojn, kapablojn, valorojn kaj bezonatajn kondutmanierojn por daŭripova evoluo.

Tio signifas inkluzivigi temojn pri daŭripova evoluo, kiel klimatŝanĝo kaj biodiverseco en la instruado kaj lernado. Oni instigas la individuojn esti mem agantoj respondecaj kiuj solvas defiojn, respektas la kulturan diversecon kaj kontribuas al kreado de pli daŭripova mondo.

Pri tiu ĉi temaro estos ja enkonduka  prelego kun instigo al debato, interŝanĝo kaj komuna starigo de esencaj agadoj kiuj iamaniere konsciigu la regionan movadon pri la nuna situacio kaj konkretaj kaj realigeblaj agadoj per kiuj la esperanto-komunumo povas kontribui al tiu ĉi debato ĉe internaciaj organizoj kiel UN kaj Unesco.

Via ĉeesto kaj kontribuo al la kongresa temo de la 9-a TAKE estas tre bonvena. Ni atendas vin en Havano!



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up