Kubo festos en 2019 la 500-jariĝon de Havano.

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2018-06-01 19:02:22

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp
Havano festos 500 jarojn.

Dum la pasinta semajno informiĝis en Havano, ke okaze de la 500-jariĝo de Havano estis kreita en la jaro 2012, laborgrupo kiu organizas programon de agadoj por aparte atenti ĉiujn agadkampojn kaj temojn kiuj koncernas tiun ĉi urbon, la kuban ĉefurbon, kies problemoj kaj defioj transiras la limojn de la provinco.

La celo estas ke ne nur la urba registaro prizorgu la laboron, sed ankaŭ ĉiuj institucioj ŝtataj, kiuj sidejas en la urbo; ili devas kontribui al solvo de la infrastrukturaj problemoj de Havano.

Temas pri urbo kie nuntempe loĝas pli ol du milionoj da homoj, plus la fluantaj loĝantoj. Tial, en ĝi abundas trafikproblemoj, ankaŭ la akvoprovizado, konstruaĵoj, kolektado de rubaĵoj kaj aliaj, dume , oni klopodas altigi la senton de aparteno de havananoj, kiuj ja volas vidi pli belan kaj puran urbon.

Oni konscias ke temas pri granda laboro kaj ne ĉiam la monrimedoj ekzistas por solvi tiujn problemojn. Pro tio oni alvokas la civitanaron per sia kontribuo labori por ke la kvincentjariĝo de Havano, estu granda festo, en 2019.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up