Ernesto Che Guevara: «Ne ĉar vi falis, via lum´ malpli altas»

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2018-10-08 09:21:00

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp
Ernesto Che Guevara: «Ne ĉar vi falis, via lum´ malpli altas»

La 8-an de oktobro de la jaro 1967 la komandanto Ernesto Che Guevara estis vundita kaj kaptita de la armeo en Bolivio, kie li batalis kun la gerilanoj de tiu lando favore al liberiĝo de la sudamerikaj teroj.

Pro ordono de la usona agentejo de inteligencio, CIA, li estis murdita la 9-an de oktobro kaj lia korpo estis kaŝe enterigita. Sed lia figuro pli grandiĝis tra la tuta kontinento kaj la mondo, kiel ekzemplo de homo kapabla batali por siaj idealoj kontraŭimperiismaj kaj por la sendependeco de la popoloj kie ajn tra la terglobo.

Ĝuste nun, okaze de la 51-a mortodatreveno  de la heroa gerilano Ernesto Che Guevara, okazas pluraj eventoj omaĝe al li kaj la gejunuloj, aparte, pristudas lian pensaron cele al kreado de  nova homo en  mondo pli justa kaj egalrajta.

En Vallegrande, Bolivio, ankaŭ okazas diversaj omaĝoj  kie ariĝas centoj da personoj, intelektuloj, aktivuloj, amikoj kaj familianoj kiuj memoras la vivon kaj agojn de Ernesto Che Guevara.

Preter lia figuro kaj heredaĵo, Che Guevara estas simbolo kiu inspiras la junularon aspiranta je pli bona mondo. Tial, kiel esprimas la poeto «Ne ĉar vi falis, via lum´ malpli altas».



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up