Proklamis Kubo sian novan konstitucion

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2019-04-11 10:23:43

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp
Raúl Castro, proklamo de nova Konstitucio

La 10-an de aprilo, Kubo proklamis la novan Konstitucion konfirmitan per  referendumo la pasintan 24-an de februaro.Tiamaniere, oni omaĝis la gloran tagon okazintan de antaŭ  150 jaroj, kiam oni aprobis la unuan Konstitucion de la respubliko en armiloj en  la Asembleo de Guáimaro.

La festparolado estis farita de Raúl Castro, unua sekretario de la komunista partio, kiu esprimis ke la nova Konstitucio garantias la kontinuecon de la Revolucio kaj la socialismon en nia lando, kaj ĝi sintezas la  aspirojn de ĉiuj kiuj laŭlonge de 150 jaroj bataladis por ke Kubo estu libera, sendependa kaj suverena.

Li klarigis ke tiu ĉi leĝo estas filo de sia tempo. Respegulas historiajn cirkonstancojn de la konstruado de nia socio kaj ĝi gvidas jure la transformojn okazintajn kun vizio de estonteco, kies supera celo estas atingi socialismon ĉiam pli prosperan, daŭripovan, inkluzivan kaj partoprenan.

Inter la tujaj takoj entreprenendaj, Raúl elstarigis la aprobon de nova Elekta Leĝo, kies antaŭprojekto estas nun ellaborata kun la celo prezenti ĝin al la nacia parlamento en ties venonta ordinara sesio, meze de la jaro.

Post ekfunciigo de la nova Elekta Leĝo, la parlamento elektos la nacian elektan komisionon, kaj laŭ la transira artikolo de la konstitucio, antaŭ ol tri monatoj postaj, la asembleo elektos sian prezidanton, vicprezidanton kaj sekretarion, kaj la ceterajn membrojn de la ŝtata konsilantaro, kaj sekve la prezidenton de la respubliko kaj la vicprezidenton.

Li detaligis la sekvajn paŝojn, tiel ke komence de 2020 oni elektos la guberniestrojn kaj vicguberniestrojn provincajn, kaj sekve, la distriktaj asembleoj nomunos siajn intendantojn.

Raúl emfazis ke oni laboras por ke ĉiuj agadoj konkretiĝu antaŭ fino de la nuna jaro.

Temis pri simbola tago kaj ankaŭ de kontinueco, ĉar, per  la pozitiva voĉdono de sep milionoj da elektantoj, Kubo donis al si mem, Konstitucion pli modernan, funkcipovan kaj revolucian, diskutitan en vasta popola konsultiĝo, kiel aŭtoktona kaj escepta demonstrado en la plenumo de la popola povo, kaj sekve, de la partoprena kaj demokratia karaktero de la insula politika sistemo.

Okazis historia ceremonio kun la spirito de la patriotoj de 1869  en la Kongresa Palaco de Havano, kie per solena kaj eksterordinara sesio de la nacia parlamento, oni proklamis la novan Konstitucion.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up