La 104-a UK en Finlando pledis por floranta kulturo

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2019-08-01 09:01:04

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

La ĵusa efektiviĝo de la 104-a UK en Lahtio, Finlando, havis koincidan tagon kun la Esperanto-tago, la pasintan 26-an de julio.

La kongresa temo estis Vivanta naturo, floranta kulturo kiu arigis multajn interesitojn pri ĝi kaj kiel rezulto de la kongresaj sesioj aprobiĝis rezolucio.

Menciindas ke ĉi-jare okazis elektoj kaj rezulte UEA havs novan prezidanton, profesoro Duncan Charters el Usono. Gravaj defioj atendas la novan estraron.

La UK-o  sesiiinta  en Lahtio de la 20-a ĝis la 27-a de julio 2019, kun 917 partoprenintoj el 57 landoj, pritraktis la kongresan temon en  tri kongrestemaj sesioj, pluraj prelegoj, kaj diversaj aliaj kunvenoj kaj ekskursoj en la regiono de Lahtio.

La kongresa rezolucio atentigas, ke multaj individuoj kaj organizoj en la Esperanto-movado jam aktive laboras por pli ekvilibraj rilatoj inter naturo kaj kulturo, interalie agadoj por interkultura edukado, interhoma solidareco, kaj subteno al lokaj iniciatoj por daŭripova evoluigo.

Ĝi elstarigis la ligitecon de la temo kun la Internacia Jaro de Indiĝenaj Lingvoj, proklamita de Unuiĝintaj Nacioj kaj Unesko por la jaro 2019; kaj deklaras, ke daŭripova naturo akompanas daŭripovan socion kaj daŭripova socio akompanas egalecan pritrakton de la homoj, ankaŭ rilate lingvon.

La kongreso  alvokas por interprokimiĝo kaj kunlaboro inter la Esperanto-movado kaj aliaj organizoj kaj movadoj por la protektado kaj evoluigo de lokaj kulturoj kaj naturmedioj en monda skalo.

La venonta UK-o okazos en Montrealo, Kanado en 2020. La esperanto-organizo internacia, UEA alfrontas gravajn defiojn sed la UK-oj daŭre estas grava servo por fortigi la interŝanĝon kaj provizas efektivan spacon por praktiki la lingvon kaj kune agadi favore al pli solida organizo.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up