Unesko uzos Esperanton en festivalo

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2019-08-19 11:04:22

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Esperanto kaj Unesko estas ligitaj per komunaj celoj kaj pri tio atestas la du deklaroj de tiu ĉi internacia organo pri kulturo kaj edukado rilate la utilecon de la internacia lingvo.

Kiel priskribas la universala deklaracio pri kultura diverseco de Unesko,  kulturaj rajtoj estas integra parto de homaj rajtoj, kiuj estas universalaj, nedivideblaj kaj interdependaj.  Por ke la kultura diverseco floru, necesas ke oni komplete plenumu la kulturajn rajtojn, kiel ili estas difinataj en Artikolo 27 de la Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj, kaj en Artikoloj 13 kaj 15 de la Internacia Konvencio de Ekonomiaj, Sociaj kaj Kulturaj Rajtoj.

Tial, ĉiuj personoj devus povi esprimi sin kaj krei kaj disvastigi siajn verkojn en la lingvo, kiun ili mem elektas, precipe en ilia propra gepatra lingvo; ĉiuj personoj devus rajti al altkvalitaj edukado kaj trejnado, kiuj plene repektas ilian kulturan identecon; kaj ĉiuj personoj devus povi partopreni en la kultura vivo, kiun ili mem elektas, kaj realigi la proprajn kulturajn praktikojn, en la kunteksto de repekto al homaj rajtoj kaj fundamentaj liberecoj.

La esperanto-komunumo havas laborgrupon pri UN kaj Unesko rilataj temoj kaj ĝi aktive laboras en ambaŭ institucioj. Tiamaniere estiĝas kunlaboraj agadoj kiel tiu ĉi aparta  uzo de Esperanto en porpaca festivalo. Kiam ĝi okazos?

La 19-an de septembro 2020, post unu jaro,  Unesko okazigos festivalon por la paco en Tolosa (Hispanio). La laborlingvoj de tiu ĉi festivalo estas la franca, la angla, la hispana kaj Esperanto.

Dum tiu ĉi festivalo, ankaŭ estos projekciitaj filmetoj de kiel eble plej da korusoj tra la mondo, kantantaj por la paco en plej diversaj lingvoj, sed la tekstoj de tiuj ĉi kantoj devos esti tradukitaj al unu el la kvar laborlingvoj: franca, angla, hispana aŭ Esperanto.

Tial UEA kaj ties laborgrupo informas ke se esperantistoj tra la mondo  konas koruson, kiu povus realigi tian 3-minutan filmeton de kanto por la paco, en iu ajn lingvo (kun traduko de la teksto al Esperanto) aŭ rekte en Esperanto, kontaktu la UEA-reprezentanton ĉe Unesko d-ro François Lo Jacomo. 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up