Esperanto en la Internacia Tago de Paco: Klimata Agado por Paco

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2019-09-21 10:26:10

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Ĉiujare, tra la tuta mondo, oni festas la Internacian Tagon de Paco kaj la Esperanto-komunumo tra la mondo aliĝas al tiu ĉi festado kiel bone atestas mesaĝo sendita de Universala Esperanto-Asocio per oficiala gazetara komuniko.

Per ampleksa mesaĝo UEA atentigas ke la  Ĝenerala Asembleo de Unuiĝintaj Nacioj deklaris la 21-an de septembro tago dediĉita al plifortigo de la idealoj de paco ene de, kaj inter, ĉiuj nacioj kaj popoloj.

La membroj de UN akceptis la 17 Celojn por Daŭripova Evoluigo en 2015 ĉar ili komprenis, ke ne eblos konstrui pacan mondon se oni ne ekpaŝos por atingi ekonomian kaj socian evoluigon de ĉiuj homoj ĉiuloke, kaj certigi la protekton de iliaj rajtoj. La 17 Celoj tuŝas larĝan gamon de demandoj, inkluzive de malriĉo, malsato, sano, edukado, klimato, seksa egaleco, akvo, higieno, energio, la natura medio kaj socia justeco.

La 13-a Celo por Daŭripova Evoluigo, “Agado pri Klimato”, alvokas al tuja agado por malaltigi varmigajn emisiojn, kreskigi klimatan ŝanĝoreziston, kaj plibonigi klerigon pri klimata ŝanĝiĝo.

Klimata Agado por Paco estas  la temo de la ĉi-jara Internacia Tago de Paco. Ĝi atentigas pri la graveco kontraŭstari klimatŝanĝiĝon por protekti kaj disvastigi pacon tra la mondo.

Klimatŝanĝiĝo pligrandigas minacojn kontraŭ internaciaj paco kaj sekureco. Naturaj katastrofoj dislokas trioble pli da homoj ol dislokas militaj konfliktoj. La saligo de akvo kaj rikoltoj endanĝerigas nutraĵan sekurecon, kaj ties negativa efiko je publika sano daŭre altiĝas. Kreskantaj streĉitecoj pri naturaj rimedoj kaj pro amasa moviĝo de homoj evidentas ĉiulande en ĉiu kontinento.

Paco estos atingebla nur se okazos konkreta agado por kontraŭbatali klimatŝanĝiĝon. La 23-an de septembro, Unuiĝintaj Nacioj kunvenigos Pintkonferencon pri Klimata Agado, kun konkretaj kaj realismaj planoj por pli rapida agado al plenumo de la Pariza Interkonsento pri Klimatŝanĝiĝo.

La Esperanto-movado, per sia tutmonda reto de komunikado, povas ludi signifan rolon en la pozitiva agado por paco kaj klimato. Ni alvokas al esperantistoj ĉie en la mondo dediĉi sian atenton, okaze de la Internacia Jaro de Paco, al tiu ĉi esenca demando. Sendu viajn ideojn, kaj raportu pri via agado, pere de #PeaceDay kaj #ClimateAction.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up