José Martí estas kun ni en la konstruado de nia homara patrolando.

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2020-01-03 08:18:12

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

José Martí estas konsiderata la plej universala el la kubanoj, kaj lia pensaro kaj heredaĵo ĉiam akompanas nin.

Aparte aprezata de la kuba popolo estas lia humanista pensado kaj la koncepto de Martí  ke “Patrolando estas homaro” estas fundamenta aspekto tre valida en la kuba nuntempo.

Ĝi posedas kiel kernan elementon la difinon de Patrio ne nur kiel fizika kaj kultura vasteco koincidanta kun la lando, sed ankaŭ la humanista penso, kiu trarompis la tradiciajn limojn rilatajn al multaj aspektoj, kiuj cirkaŭas homojn, kaj tial por Martí la Patrio preteriras geografiajn limojn.

Li konsideris ke la homoj devas prizorgi ĉion koncernan al la homa ekzisto.

Martí deklaris sian admiron pri la ideoj de Simón Bolívar rilate al integriĝo de niaj landoj en unu solan patrolandon. Por li integriĝo ne signifas perdon de identeco nacia, sed male, li firme kredis ke defendo de nacia identeco permesus al la popoloj pli fundan interkonatiĝon por krei grandan familion; tiurilate li multe studis kaj verkis pri la diferencoj inter Norda Ameriko kaj Hispanameriko, kiun li nomis Nia Ameriko.

Li estis konvinkita ke ekzistis multaj similecoj kaŭze de tre proksima historio, origino, evoluo, malamikoj komunaj, similaj kulturaj etapoj, kio inkluzivas komunan lingvon por granda plimulto de tiuj ĉi nacioj.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up