La timoj ligitaj al la Covid-19 ne estu ekspluatataj por ataki kaj ekskludi la minoritatojn

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2020-04-03 14:19:36

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Havano, apr 3 (RHK) Laŭ Gazetara Komuniko  de Universala Esperanto-Asocio, oni publikigis  en Esperanto en la retejo de UN/AKHR (Alta Komisaro pri Homaj Rajtoj), la raporton de  Fernand de Varennes, Speciala Raportisto de Unuiĝintaj Nacioj pri minoritataj aferoj.

La ekspluato de la timoj ligitaj al la Covid-19 (KOVIM-19) fare de grupoj kaj de politikistoj, por kulpigi la minoritatojn, rezultigas alarmigan kreskon de parolaj kaj fizikaj misagoj kontraŭ ĉinoj kaj aliaj minoritatoj, el kiuj multaj estas ekskluditaj de alireblo al sanprizorgado kaj al informoj pri la pandemio, deklaris eksperto de UN pri rajtoj.

"KOVIM-19 ne estas nur sano-problemo; ĝi povas esti viruso pliakriganta ksenofobion, malamon kaj ekskludon", deklaris Fernand de Varennes, Speciala Raportisto de Unuiĝintaj Nacioj pri minoritataj aferoj.

"Raportoj pri fizikaj atakoj kontraŭ ĉinoj kaj aliaj azianoj, malamaj paroladoj kulpigantaj la minoritatojn, interalie la romaojn kaj hispanparolantojn por la disvastigo de la viruso, kaj pri politikistoj, kiuj volas rifuzi al la migrantoj la aliron al medicinaj servoj, ĉiuj montras, ke la ŝtatoj urĝe devas akcenti la neceson de tio, ke la homaj rajtoj de ĉiu devas esti protektataj, speciale de la pli vundeblaj kaj pli marĝenigitaj."

La eksperto de UN esprimis siajn zorgojn rilate al la multnombraj raportoj pri ksenofobio kaj pri la ekskludo de minoritatoj en diversaj mondopartoj, kiel ekzemple alvokoj rifuzi la aliron al medicinaj servoj por migrantoj sen identigiloj, aŭ kiel la malekzisto de informoj pri la pandemio en minoritataj lingvoj, inklude de gestolingvoj.

"Milionoj da homoj, speciale la minoritatoj kaj indiĝenaj popoloj, eble ne havas aliron al tio, kio estas sendube la plej grava mesaĝo de publika sano ekde generacioj", deklaris S-ro de Varennes.

"La plej vundeblaj de la mondo estas ofte la lastaj, kiuj petas helpon. La internacia komunumo kaj la ŝtatoj devas efike kunlabori por informi, helpi kaj protekti ilin. Temas interalie pri komunikado kun ili en iliaj lingvoj, kiam tio eblas, por efike provizi al ili la esencajn informojn kaj la flegadojn esencajn de publika sano, sed ankaŭ apliki protektajn aranĝojn kontraŭ la fizikaj atakoj kaj malamaj paroladoj."

"La koronvirusa epidemio endanĝerigas la sanon de ni ĉiuj, sen rigardo al lingvo, religio aŭ etna deveno. Sed iuj estas pli vundeblaj ol aliaj. Ni ĉiuj povas fari aranĝojn por kontraŭstari ĉi tiun multiĝon de diskriminacia kaj malama parolado kontraŭ minoritatoj aziaj kaj aliaj en la sociaj retoj, aldonante niajn voĉojn en subtenaj mesaĝoj uzante la kradvortojn #MiNeEstasViruso aŭ #JeNeSuisPasUnVirus aŭ #IamNotAVirus."

"Por kontraŭbatali la epidemion oni devas agi kontraŭ ĝiaj plej obskuraj aspektoj. Urĝas kaj necesas, ke la ŝtatoj kaj ni ĉiuj firme ekagu por protekti la homajn rajtojn de la plej vundeblaj kaj marĝenigitaj, inkludante la minoritatojn, la indiĝenajn komunumojn kaj la migrantojn", konkludis S-ro Fernand de Varennes, Speciala Raportisto pri minoritataj aferoj.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up