Virtuala manifestacio kunvokata de Labourstart ankaŭ en Esperanto

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2020-04-30 14:19:04

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

La  1-a de Majo estas la internacia tago de la laboristoj . Ĝi estas festata diversmaniere laŭ la landoj, sed esence ĝi estas  bataltago de la laboristoj en landoj, kie la laboristaro ĉiutage batalas por siaj laborrajtoj.

Laŭ iniciato de LabourStart, ĝia gvidanto  Eric Lee sciigas ke tiu ĉi "sindikata instanco, kiu sidejas en Britio, ankaŭ aktivas  en Esperanto kaj  lanĉis alvokon por celebri virtuale la nunan tagon de la laboristoj ĉi-vendrede la 1-an de majo.

Laŭ la alvoko oni sciigas ke, vendredon je la sepa horo UTK, komenciĝos la unua tutmonda celebro de la 1-a de majo.Estos la 8-a horo en Londono.

Tio estas la plej ambicia afero, kiun LabourStart provas. Kunlabore kun la Internacia sindikata konfederacio kaj ĉiuj internaciaj sindikataj federacioj, ili organizos 12-horan elsendon da videoj kaj eventoj realtempe el la sindikatoj de la tuta mondo. Ili kolektis videojn realigitajn specife por la 1-a de majo fare de sindikatoj de ĉiuj kontinentoj.

Ili sendos alvokon antaŭ la komenciĝo de la evento, kaj petos de vi vendredon, ke vi kuniĝu kun vi ĉe : https://www.labourstart.org/mayday/

Tagon antaŭ la elsendo, ni esperas konigi al vi la provizoran programon.

Dum tiuj venontaj tagoj, la organizaĵo  bezonas vian helpon por konigi tiun nekredeblan eventon. Bonvolu noti la horon de la komenciĝo en vian notlibron kaj kuniĝu kun ni, kiam vi povas, laŭlonge de la tuta tago. Diskonigu la eventon en viaj sindikatoj per retmesaĝoj kaj sociaj retoj.

Se vi havas kontaktojn kun viaj lokaj komunikiloj (televido, radio, ĵurnaloj, ktp.) bonvolu informi ilin pri tiu ĉi gazet-komunikaĵo kaj kuraĝigi ilin ĉeesti la eventon.

En kelkaj lokoj, nia evento estos elsendita en la surlokaj televidkanaloj – ni instigas vin trovi multajn rimedojn cele al diskonigo de la evento al kiel eble plej granda nombro da personoj.

Nia 1-a de majo estas la internacia festo de la laboristoj – ĝi estos nek sufokita nek blokita.Vivu la internacia solidareco de la laboristoj !

Vivu la 1-a de majo !



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up