José Martí kaj lia politika testamento

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2020-05-19 09:35:14

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Hodiaŭ la kubanoj rememoras la 125-an mortodatrevenon de la nacia heroo de Kubo, José Martí, forpasinta la 19-an de majo en loko nomata Du Riveroj.

La antaŭan tagon, li ekskribis leteron al sia kara meksika amiko Manuel Mercado, konsiderata kiel politika testamento. La letero ne estis finita. Kaj sekvatage li iris al sia destino batali kontraŭ la hispana koloniado. Jen  la letero verkita en la kampadejo Du Riveroj la 18-an de majo 1895.

«Mia karega frato: mi ja povas skribi; mi povas diri per kia tenero kaj danko kaj respekto vin mi estimas, kaj vian domon kiu mias, kaj fieron kaj devon; ĉiutage mi ja riskas mian vivon por mia lando, kaj pro mia devo, ‒ ĉar mi tion komprenas kaj mia animo pretas tion realigi ‒ eviti ĝustatempe per sendependigo de Kubo, ke tra la Antiloj etendiĝu Usono kaj batu per sia kroma potenco, sur niajn terojn de Ameriko.

Ĉio farita ĝis nun, kaj farota, tion celas. Silente devas esti, kaj kvazaŭ nerekte, ĉar ekzistas aferoj atingeblaj nur se ili restas kaŝitaj, ĉar se montriĝas kiel ili estas, leviĝus baroj tro firmaj por ilin sukcesigi.»

José Martí  estis poeto, verkisto, ĵurnalisto, sed ĉefe organizanto de la nomata “necesa milito” por batali “ne kontraŭ la hispanoj, sed kontraŭ ties sistemo kaj kolonia regado”, kio evidentigas lian elstaran klarvidon. Lia pensaro kaj ekzemplodona vivo, restas aktuala kaj gvida en la kuba socio.

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up