Raúl Castro estas arda defendanto de nia libera patrolando

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2020-06-03 13:03:17

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

La prezidento Miguel Díaz-Canel gratulis ĉi-merkrede la unuan sekretarion de la komunista partio, Raúl Castro, okaze de lia 89-a naskiĝdatreveno kaj esprimis dankon pro lia senlaca defendo de la kuba revolucio.

Per mesaĝo enTwitter la prezidento taksis Raúl Castro “esenca ĉefrolanto de la kuba Revolucio kaj la nuntempa historio” . Díaz-Canel ankaŭ dankis pro “la lojaleco kaj modesteco” de sia antaŭulo, kiu estas “arda defendanto de la libera patrolando”.

Raúl Castro naskiĝis en Birán, nuna provinco Holguín, la 3-an de junio 1931. Li estas la plej juna frato de la historia gvidanto Fidel Castro kaj lia akompananto dum la sturmo al la milita kazerno Moncada (1953), la dua fortreso de Fulgencio Batista.

Li same estis enkarcerigita pro la okazintaĵoj de Moncada, partoprenis la ekspedicion de la ĵahto Granma kaj en la gerila fronto en la montaro Maestra, fondinto de la 2-a orienta fronto en la montaroj de la kuba oriento.

Poste li estris la revoluciajn armitajn fortojn kaj estis la dua sekretario de la komunista partio  ĝis aprilo de 2011. En 2006 kiam Fidel Castro malsaniĝis, Raúl iĝis interna prezidento ĝis la elektiĝo kiel prezidanto  de la ŝtata konsilantaro fare de  la nacia parlamento. En 2013 li estis reelektita por dua kaj lasta periodo, kiel li asertis kaj promesis.

Kiel parto de tiu promeso, la 18-an de aprilo de 2018 estis elektita prezidento Miguel Díaz-Canel, kiu en 2019 iĝis prezidento de la respubliko.

Raúl Castro ne emas al publikaj prezentoj, sed kiel unua sekretario de la komunista partio li aperas en raportoj de la kunsidoj, kiujn li gvidas en la politika buroo de tiu organizaĵo, kiu planas sian 8-an kongreson por la venonta jaro.

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up