Kuba Esperanto-Asocio: jubileo 41-a por justa komunikado kaj interkultura agado.

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2020-06-15 17:15:58

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp
Prelego pri historio de Esperanto dum la 6-a kongreso de KEA

Okaze de la jubileo de Kuba Esperanto-Asocio (KEA) , kiun ni festas  ĉi tiun 16-an de junio, ni ne povas forgesi la pionirojn de tiu ĉi nobla ideo en nia lando kaj invitas la kubajn esperantistojn daŭre ellerni kaj praktiki tiun ĉi belan kaj utilan lingvon por internacia kompreniĝo.

Foliumante la libron La historio de Esperanto en Kubo, verkita de la historiisto kaj estrarano de KEA, Juan Ramón Rodríguez, ni trovas ke la agado por Eo nialande komenciĝis en la unuaj jaroj de la pasinta jarcento  koincide kun la fondo de Esperanto-asocioj en pluraj Amerikaj landoj. La unua artikolo favora al Esperanto aperis en la revuo La Escritura Veloz (La Rapida Skribo), organo de la Stenografia Asocio, en aprilo 1904.

Plej meritan laboron rilate la diskonigon de Esperanto nialande faris la elstara intelektulo d-ro Fernando Ortiz, internacie renoma pro siaj studoj sociologiaj, juraj, antropologiaj kaj folkloraj. Li restas ĝis nun la plej elstara kuba intelektulo kiu propagandis favore al la solvo de la tutmonda lingva problemo pere de la Internacia Lingvo.

Grava momento en la agado por la IL okazis januare de 1910, kiam  fondiĝis en la kuba ĉefurbo Societo Kuba por la Propagando de Esperanto, kiu daŭrigis la laboron komencitan  en Santiago de Cuba de la unua E-asocio en 1908; tiu ĉi  sukcesis antaŭenigi la laboron por Esperanto ĝis la 20-aj jaroj. Ĝia oficiala sidejo estis en la iama Lonja del Comercio, komerca kaj entreprena centro de Havano, situanta en la Malnova Urboparto. Ĝi prezentas hodiaŭ memortabulon de Zamenhof, la sola ZEO en la kuba ĉefurbo.

Dum la sekvaj jardekoj Esperanto transvivis danke al laboro de grupoj kaj izoluloj,¡.

Menciindas la doktoriga disertacio prezentita en la Havana Universitato, de  la poldevena studento s-ro Elias Johns (originale Johnovski), la 14-an de majo 1928, pri “La problemo de internacia helplingvo kaj ties solvo: Esperanto”, kiu ankaŭ aperis libroforme.

Fine de la sesdekaj jaroj, ĉe la Ministerio pri Edukado (MINED), aktivis Komisiono por Esperanto, kiu entreprenis precipe kompilon de informoj pri la IL kaj iamaniere propagandis la aferon ĝis 1971. Tiam en la ĉefurbo ariĝis kelkaj memlernintoj, kiuj komencis instrui la lingvon kaj en oktobro kunfondis Havanan Esperanto-Grupon, kiu  en 1972 iĝis  Havana E-Rondo (HER).

Dum tiujara vizito de d-ro Paul Neergaard al Kubo, HER organizis kelkajn aranĝojn kaj ebligis lian renkontiĝon kun funkciuloj de MINED al kiuj li informis pri instruado de Esperanto en aliaj landoj.

Rezulte de la aktiva laboro de HER, la 17an de aŭgusto 1974, fondiĝis en Havano - sen jura oficialiĝo - Kuba Esperanto-Asocio, kio reprezentas komencon de nova etapo, ĉefe de propagando kaj demarŝoj por la oficialigo de KEA kaj por plimultigo de internaciaj rilatoj.

En oktobro 1977, okaze de vizito al Havano, elstara vjetnama esperantisto kaj mem diplomato s-ro Nguyen Van Kinh esprimis al la aŭtoritatoj sian deziron kunsidi kun la kubaj esperantistoj. La renkontiĝo okazis en la sidejo de Kuba Porpaca Movado kaj estis tre grava, ĉar revigligis la movadan aktivadon.

Dum la 11a Monda Festivalo de Studentoj kaj Junularo okazinta en Havano en julio 1978, kelkaj esperantistoj el okcidenteŭropaj landoj kaj havanaj esperantistoj organizis modestan aranĝon per Esperanto.

 

ekspozicio en Havana Esperanto-Centro
Libroekspozicio en la Havana Esperanto-centro

Post unua  baza kurso, tre sukcese okazinta en Havano, plurcentoj da personoj eklernis la lingvon kaj sekvis la oficiala fonda ceremonio de  la nuna Kuba Esperanto-Asocio (KEA), la 16an de junio 1979.

 

Nova etapo komenciĝis por Esperanto en Kubo, nome, sidejo en Havano, okazigo de pluraj kursoj, internaciaj eventoj, konferencoj, kongresoj landaj kaj internaciaj, membriĝo en Universala Esperanto-Asocio kaj kresko de tutlanda movado kun reto da filioj kaj grupoj, kiuj dum 4 jardekoj altigis la nombron kaj rekonon de la kuba esperanto-movado.

Oni eldonis librojn ĉe la fremdlingva eldonejo José Martí interalie, La historio absolvos min de Fidel Castro; rakontoj de José Martí; kreiĝis esperanto-fako en la internacia radiostacio Radio Havano Kubo; kaj estiĝis en Kubo la Havana Esperanto-centro, sidejo de Kuba Esperanto.-Asocio, kiu estas rekonata pro sia konstanta kaj aktiva movado en nia amerika regiono.

 

ekskurso
Ekskurso al Sta Clara dum kunveno KERo 2016

La 41-a jubileo de KEA en 2020 akiras alian karakteron pro la pandemio de Covid-19, kiu malebligas la tradician feston porokazan, tamen, la kuba esperantistaro aktivas en la sociaj retoj, kontribuas al la kultura kresko kaj prezentas la kuban kulturon pere de tiu ĉi IL kaj planas la revenon al la nova realo kun la certeco ke Esperanto valoras kaj utilas por pli bona komunika ordo kaj justico lingva en la mondo.

 

 

Referenca fonto: La poresperanta agado en Kubo (1904-2004),   aperinta en la Kongresa Libro de la 6a TAKE,  kaj verkita de: Juan Ramón Rodríguez Gómez,  Komisiono pri Historio, Kuba Esperanto-Asocio.    



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up