Virtuala pintkunsido de IOL: Covid-19 kaj la labormondo

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2020-07-07 10:05:56

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

La kuba prezidento Miguel Díaz-Canel partoprenos la mondan pintkunsidon virtualan de la Internacia Organizo de Laboro (IOL) pri la Covid-19 kaj la labormondo.

Tiu ĉi grava pintkunsido sesias virtuale ekde la 7-a kaj ĝis la 9-a de julio kun la ĉeftemo Konstrui estontencon de laboro pli bona.

Pri la antaŭaĵoj de tiu ĉi kunsido oni devas memori ka la Internacia Organizo de Laboro (hispane, OIT)  celebris en 2019 la centjariĝon de la Deklaro jarcenta  adoptita de sia internacia konferenco por estonteco de laboro, kiu rekonas la transformojn okazantajn en tiu ĉi mondo pro diversaj nuntempaj kialoj.

La Deklaro starigas itineron pri la agadoj entreprenendaj de la organizo kaj ties tripartiaj ordonantoj por koncepti kaj gvidi tiujn ŝanĝojn per  fokuso pri la estonteco de laboro centrita en la homoj, en kunteksto kie persistas malriĉeco, malegaleco, maljustecoj, konfliktoj kaj katastrofoj, kiuj estas minacoj por atingi prosperon kundividitan kaj decan laboron por ĉiuj.

La pandemio havis ruinigan efikon en la labora mondo kaj evidentigis la ekstreman vundeblecon de milionoj da personoj kaj entreprenoj.

Laŭ lastaj kalkuloj de la organizo de laboro, la enorma nombro da fermitaj laborejoj tutmonde kiel respondo al la Covid-19 reduktis je 10,7% la totalon de laboritaj horoj en la dua trimestro de la jaro. Tio provokis perdon de 305 milionoj da laborlokoj, se oni bazas sin en labora semajno de 48 horoj.

Kvankam la viruso ne diskriminacias kiam oni parolas pri medicinaj terminoj, en la labora mondo ĝi batis pli forte kaj kruele la homojn pli malfavorigitajn kaj vundeblajn,  la virinojn, kaj malkaŝis la ruinigajn sekvojn de malegaleco.

En la neformala ekonomio, ses de ĉiu dek laboristoj vivas  tagon post tago. El tiuj 2 mil milionoj da gelaboristoj, 1 600 milionoj vidas siajn vivtenilojn forte minacataj. Tio provokis draman kreskon de malriĉeco kaj kondukis al la deklaro de la Monda Programo pri Nutrado pri tio ke la venonta pandemio povus esti pandemio de malsato.

Sendube la Internacia Organizo de Laboro alfrontas la defion kontribui per sia deklaro kaj klopodoj kolektivaj trapasi la krizon provokitan de la Covid-19 kaj antaŭenpaŝi al konstruo de pli bona estonteco de laboro.

La pintkunsido estos bona scenejo por intertrakti kaj adopti la Programon kaj Buĝeton por 2022-2023.

La partopreno de Kubo kiel membrofondinto de la organizo de laboro, estos okazo por prezenti la valorajn spertojn de la insulo rilate al la decidoj faritaj por protekti siajn laboristojn dum la batalo kontraŭ la pandemio.

En Kubo ĉiuj decidoj adoptitaj havis kiel centron la homon kaj la gelaboristojn. Oni ne maldungis laboristojn, nek lasis iun ajn senprotekton. Virinoj estis aparte prizorgitaj speciale kiam havas infanojn. Ĉiuj havis salajrajn garantiojn kaj universalan aliron al medicina atento senpaga kiel parto de la insula sansistemo kaj kongrue al la leĝoj protektaj preskribitaj en la Konstitucio.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up