Kuba prezidento skizas vojlinion de la nutra produktado

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2020-07-20 11:44:25

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Havano, jul 20 (RHK) La kuba prezidento Miguel Díaz-Canel skizis kiel vojlinio rilate la nutran produktadon enlande, la atenton pri tio, kion diras la akademianoj kaj ankaŭ la produktantoj.

Tiu ĉi estas la vojo por vera novigado, asertis la ŝtatestro per  Twitter, rilate kunsidon kun la agrikulturistoj,  kiuj okupiĝas pri produktado de fazeoloj, raportita de la insula gazetaro.

La prezidento asertis ke samkiel oni laboris por alfronti la pandemion de la Covid-19, ni starigos ĉion, kion ni decidas en tiuj ĉi kunsidoj jam okazantaj dum kelkaj semajnoj.

Tiu ĉi estas la tria laborkunsido kun sciencistoj kaj spertuloj ligitaj al la temoj de nutra suvereno okazinta en la Palaco de la Revolucio, sidejo de la registaro.

Nia ĉefa celo estas novigado, tio estas, solvi la problemojn, emfazis la ŝtatestro, kiu insistas ke tio,  kion oni prezentas ĉi tie, devas tuj iri al produktado kaj devas esti ene de plano, kun financado kaj konkreta kontrolo pri ĝia efektivigo.

Nia volo estas serĉi avancojn en mastruma modelo, kiu konektu la novigadon kaj la evoluigon.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up