Díaz-Canel rifuzas maldisciplinan kaj senrespondecajn kondutojn fronte al la Covid-19

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2020-08-08 12:46:44

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp
Miguel Díaz-Canel, prezidento de la Respubliko

Havano, aŭg 8 (RHK) La kuba prezidento Miguel Díaz-Canel rifuzis ĉi-sabate la maldisciplinon kaj serespondecon fronte al la Covid-19, kiu provokis revigliĝon de la kontaĝoj dum la lastaj tagoj.

Per sia retejo socia Tvitero, la ŝtatestro agnoskis la klopodojn de la insulo fronte al la nova kronviruso, kiu kontraŭas al senrespondecaj sintenoj.

“Pensi ke oni povas agi maldiscipline kaj senrespondece, ĉar Kubo jam sukcesis gajni la batalon fronte al la morto, estas penso senrespondeca kaj egoisma”, skribis la ŝtatestro.

L raporto de la ministerio pri publika sano, la totala kvanto da konfirmitoj akumulitaj altiĝis dum la lasta tago ĝis 2 888 post la aldono de 59 novaj kazoj.

La epidemiologia situacio provokis la retroiron de Havano al la fazo de aŭtoktona transmisiado ekde tiu ĉi sabato kun 6 eventoj en la municipoj de Orienta Havano , La Lisa kaj Marianao.

Jan en ĵaŭdo oni anoncis la retroiron de la okcidenta provinco Artemisa al la dua fazo de rekuperiĝo kiel sekvo de la tri eventoj malfermiĝintaj en tiu teritorio.

En la plej lasta rekontiĝo por analizi la epidemiologian situacion de la lando, la prezidento taksis kiel granda sinofero tiun ĉi retroiron jen por la institucioj ŝtataj, la privata sektoro kaj la civitanaro ĝenerale.

Díaz-Canel memorigis la ekonomian strebon, kiu reprezentas pligraviĝon de la epidemiologia situacio en la kunteksto de tutmonda krizo plus la premoj trudataj de la usona sieĝo kontraŭ la insulo ene de la nunaj cirkonstancoj.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up