Havano reeniras la fazon de aŭtoktona transmisio limigita pro la Covid-19

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2020-08-10 08:58:46

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Havano, aŭg 10 (RHK) Konsiderante la kreskon de pozitivaj kazoj de Covid-19, konfirmitaj dum la lastaj tagoj enlande, lige al fokusoj kaj eventoj en Havano kaj la najbara provinco Artemisa, la portempa laborgrupo por prevento kaj kontrolo de la nova kronviruso decidis ke Havano reeniru la fazon de aŭtoktota transmisio limigita.

La estro de la provinca konsilantaro, Antonio Torres Iribar esprimis ke tiuj ĉi reguloj estas plenumataj post aprobo de la nacia laborgrupo, kiun gvidas la kuba prezidento Miguel Díaz-Canel. Li aldonis ke la celo estas prizorgi la sanon de la loĝantaro, sed oni bezonas aktivan partoprenon de la civitanaro, respondece kaj discipline.

Dum kunsido de la defenda konsilantaro de Havano oni analizis agadplanon, kiu startas ĉi-lunde por batali kontraŭ la Covid-19 kaj malpliigi la riskojn kaj vundeblecojn kiel sekvon de la pandemio.

La renkontiĝon ĉeestis Esteban Lazo, prezidanto de la nacia asembleo popola kaj la ĉefaj aŭtoritatuloj de la ĉefurbo.

Estas evidente, ke spite al la klopodoj de la institucioj registaraj kaj sanitaraj kaj la disciplino montrita dum antaŭaj semajnoj de la plimulto de la loĝantaro, kiu speguliĝis en tre favora evoluo dum kelkaj tagoj, eĉ, per nula kontaĝo en la ĉefurbo, nun evidentiĝis retroiron en la epidemiologia situacio, per tendenco al kresko da infektitoj.

Luis Antonio Torres Iríbar, prezidanto de la defenda konsilantaro klarigis la gravecon de la rilato inter la studoj per PCR kaj la rezultoj de la samploj por plenumi la protokolojn en rilato kun la centroj por izoliĝo. Oni klarigis la proponon ampleksigi la hospitalan reton por traktado al la pandemio kaj ampleksigi la kapaciton en la izoliĝ-centroj.

Li pledis por proksimigi la produktojn al la komunumoj kaj kvartaloj por eviti la moveblecon de la homoj. La agadplano inkluzivas la devigan uzon de la nazbuŝa protektilo aŭ masko kaj garantii la fizikan distanciĝon bezonatan, samkiel malpermesi ke personoj kun spir-simptomoj eniru la laborejojn. Torres Iribar emfazis ke la disciplino estas esenca en tiu ĉi batalo alfrontata en Havano.

Kiel informite, ĉi-lunde paraliziĝas ĉiuj transportaj servoj publikaj en la ĉefurbo kaj establiĝos kontrolo kaj inspektado ĉe la 14 punktoj por eniri kaj eliri la provincon.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up