Fidel en la memoro de la kuba popolo

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2020-08-12 23:38:02

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Malmultas homoj, kiuj estas memorataj de siaj popoloj per miksaĵo de respekto, admiro kaj danko kiel Fidel Castro, pro la humanisma kaj solidara agado, kiun li gvidis.

Tial, hodiaŭ la kubanoj memoras  la 94-an naskiĝdatrevenon de Fidel Castro, kies fizika malapero ne signifas forgeson. Li vivas en ĉiuj bataloj de la kuba popolo.

Spite al la nova kronviruso, kiu defias la mondon, en tiu ĉi tago Kubo celebras per diversaj proponoj, agadoj kaj laboroj, la historian gvidanton de la kuba revolucio.

La heredaĵo de Fidel Castro inspiras la junularon en la unua batalfronto kontraŭ la Covid-19, instigas la ekonomian batalon por kreskigi kaj venki la usonan blokadon ekonomian, financan kaj komercan, kiu estas la plej forta obstaklo al evoluigo.

Kiam la lando prioritatas la nutran produktadon por garantii la nutran suverenecon, tiel plenumas la celon montritan de Fidel pri emancipiĝo per propraj fortoj.

En tiu ĉi speciala tago, la kubanoj rigardas denove al Fidel por subteni lian idearon je rezistemo kontraŭ la ekonomia milito altrudata de Usono, politiko agresema kaj malmorala de la plej granda monda potenco.

Kubo daure denuncas tiun agresemon, kiu estis fortigita meze de la nuna pandemio kun la celo provoki suferojn al la kuba popolo.

Fronte al la Covid-19 kaj la kontraŭkubaj kampanjoj kalumniaj, la idearo kaj heredaĵoj de Fidel Castro vivas por ĉiam.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up