Monunuiĝo en la horizonto de Kubo

Havano, aŭg 20 (RHK) Ekzistas vortoj, kiuj difinas estontecojn. Kiam oni skribu pri la kuba ekonomio en tiu ĉi jarcento, terminoj kiel dualeco kaj unuigo mona ne mankos en la ekonomiaj priskriboj aŭ popola anekdotoj, ĉar ĉio kio multe signas la vivon de popolo ankaŭ eniras la nacian historion.

La unuigo mona kaj ŝanĝa-koincidas la spertuloj- estas necesa kondiĉo, kvankam ne sufiĉa, por reordigi kaj aktualigi la landan ekonomion, nun meze de krizo pligravigita de la pandemiaj sekvoj en la produktiva sistemo tutgloba kaj la plifortiĝo de la sieĝo de Usono kontraŭ Kubo.

Kun la celo informiĝi pri kiom multe damaĝas la mona kaj ŝanĝa dualeco, ĝiaj historiaj antaŭaĵoj kaj kiu estos la medio ideala por evoluiĝo, jen interparolo kun spertuloj de la Centra Banko de Kubo.

Originoj de la mona kaj ŝanĝa dualeco

Estis  la 90-aj jaroj de la pasinta jarcento. La malapero de Sovetunio kaj la disiĝo de la socialisma kampo forte batis Kubon. Inter 1989 kaj 1993, la Malneta Interna Produkto (PIB) falis preskaŭ ĝis 35%; la konsumo de brulaĵoj reduktiĝis ĝis iom malpli ol duono, kaj la ekstera komerco reduktiĝis je pli ol 80%, ĉar la insulo ĵus perdis la rilatojn, kiuj dum  pli ol 30 ekzistis kun la socialismaj landoj.

La temon pritraktas Mercedes Yolanda García Armenteros, direktorino pri ekonomiaj studoj de la Centra Banko de Kubo. Ŝi, per trankvila kaj sperta voĉo, komentas ke en tiu epoko, la fiska deficito altiĝis ĝis 33% de la PIB, ĉar oni plu subtenis la elspezojn rilatajn al la loĝantaro: salajroj, subvencioj de normigitaj produktoj kaj sociaj programoj, interalie.

Paralele, la ekonomia, komerca kaj financa blokado altrudata de Usono al Kubo estas fortigita, kaj tio, aldone al ĉio antaŭe esprimita, estigis produkto-senproviziĝo en la pomalgrandaj merkatoj kaj provokis fortajn malekvilibrojn monajn, klarigas García Armenteros.

Tiu ĉi situacio estigis procezon de “inflacio subpremita”, en kiu la mono en la manoj de la civitanaro superis la kapablon oferti produktojn kaj servojn, kies prezoj ne altiĝis, kio pligravigis la senproviziĝon de la merkatoj, jam batitaj pro la tutfalo de la importaĵoj je 75%.

Tamen, eĉ kadre de tiuj cirkonstancoj, la ŝtato konsideris respekton al  salajroj kaj subvencioj kun la celo protekti la loĝantaron.

La kuba peso perdis sian akirpovon tre rapide, samkiel kiel ties funkciojn kiel ŝanĝilo, valorrezervo kaj konto-registra unuo, klarigis la specialisto, kiu aldonis ke la nova kunteksto faciligis la kondiĉojn por fakta dolariĝo, esprimitaj en la neformala merkato.

La dolaroj venis el naskiĝanta turismo,  monsendoj kaj el la vizitantoj, kiuj alvenis la insulon. Tiam, la dolaro alprenis la monfunkciojn de la kuba peso kaj la kurzo-ŝanĝo atingis proksimume 150 pesojn kontraŭ dolaro.

Ene de tiu kunteksto, en 1993, oni desegnis aron da reguloj por reaktivigi la ekonomion, reintegri ĝin en la internacian merkaton kaj atenti la gravajn malekvilibrojn makroekonomiajn, kiuj prezentiĝis. La tuto da reguloj estis diskutitaj en la Nacia Asembleo de la Popola Povo.

Inter la plej gravaj decidoj adoptitaj estis la senpunigo pri  uzo kaj posedo de dolaroj por la kubanoj; malfermiĝo de vendejoj deviz-kolektaj, altigo de eksportaĵoj de servoj, kaj aparte, de turismo, iompostioma malfermiĝo al fremdaj investoj kaj rajtigo por eniro de monsendoj el eksterlando.

Oni rajtigis la ĉefajn eksportantojn reteni parton da devizoj enspezataj,  kaj parto de transakcioj inter entreprenoj ekrealiĝis en usonaj dolaroj, kio, -kune kun stimulo kaj kresko de la eksportaĵoj de prioritataj sektoroj por pliigi la eniron da devizoj- ebligis la revigliĝon de la ekonomio iom post iom.

Procezo por sanigi la internajn financojn

La direktorino pri ekonomiaj studoj de la Centra Banko de Kubo klarigas ke la dolariĝo neniam atingis la tuton de la ekonomio, ĉar la salajroj, la sekureco kaj asisto sociaj, la servoj, normigitaj bazaj produktoj kaj multaj aliaj aranĝoj plu efektiviĝis en kubaj pesoj.

En 1994 okazis sanigo de la internaj financoj, kio inkluzivis la eliminon de grupo da senpagecoj kaj subvencioj, samkiel la ebleco ŝanĝi  pesojn por dolaroj.

En decembro de tiu jaro naskiĝas la kuba peso konvertebla (CUC) por la transakcioj en la komerca reto, kiu laboras per devizoj, paralele.

Inter la jaroj 2003 kaj 2004, la nivelo de ekonomia rekuperiĝo atingita ebligis la ekretirigon de dolaro en la moncirkulado, unue, en la entreprena sektoro (2003), kie oni eliminis ĝin de la komercaj rilatoj inter entreprenoj kaj estis anstataŭigita per CUC.

En 2004 ekis la procezo retiri la usonan dolaron en la civitana sektoro kiel pagilo. De tiam, en la komerco de produktoj enlande kunekzistis du naciaj monunuoj, la kuba peso kaj la konvertebla, kaj tiel stariĝis mona  dualeco.

En la jaro 2001, surbaze de la gvidlinioj de la VI- kongreso de la komunista partio (PCC), oni decidis fari la monunuiĝon kiel parto de monordig-procezo  de Kubo.

La alia vizaĝo de la du monunuoj

Fine de la unua jardeko de la XXI-a jarcento, la sociekonomiaj kondiĉoj de la lando estis ŝanĝiĝintaj rilate la lastajn jarojn de la antaŭa jarcento. La reguloj adoptitaj sukcesis bremsi la tutfalon de la ekonomio kaj komenciĝis rekuperiĝo popaŝa ekde la jaro 1994 mem.

Ian Pedro Carbonell Karrel, specialisto de la ĝenerala direkcio de ekonomiaj politikoj de la Centra Banko, klarigis ke la fenomeno de la dualeco havas fonajn problemojn, kiujn oni devas tuj solvi.

Unu el tiuj estas la mona dualeco en si mem, kaj la aliaj estas la kurza dualeco, kiu starigas ŝanĝokurzojn malsamajn inter la naciaj monunuoj, kaj inter tiuj kaj la eksterlandaj valutoj. Tio kreas deformiĝon en la entreprena sektoro kaj en la maniero kiel la loĝantaro interagas kun ĝi.

Lige al tiu dualeco, unu el la problemoj bezonantaj pli da atentoj estas la tipo de kurzoŝanĝo en la entreprena sektoro (de 1 CUP al 1 CUC same al 1 USD), kion ni nomas «supertaksita», kio reprezentas bremsilon por la produktivaj kapacitoj, malstimulas la eksportantojn kaj favoras la importaĵojn.

La specialisto ankaŭ asertas ke, tiu ĉi situacio havas konsiderindan sekvon en la funkciado kaj librotena bilanco de la entreprenoj, kaj malfaciligas mezuri la ekonomiajn faktojn kaj la sekvojn de la stimuliloj.

Ĉe la loĝantaro, li aldonas, la malfacilaĵoj rilatas, ĉefe, al la komplikaj procezoj estiĝintaj pro la bezono uzi du naciajn monunuojn, kio iom post iom korektiĝis per la ebleco uzi ambaŭ monojn en pluraj lokoj.

Ligita al la dualeco ankaŭ okazas ofte malkonektiĝo interna inter la prezo pomalgrandaj kaj pograndaj.

Ideala medio por la mono en Kubo

En la Centra Banko de Kubo, Karina Cruz Simón, specialisto de la direkcio pri ekonomiaj studoj, prenas la defion respondi pri kiu estus la ideala medio en Kubo por ke la mono plenumu siajn funkciojn.

Cruz Simón prezentas  la «stabilecon» de la nacia mono kiel kerna, pri kio «oni  sukcesas garantiante ke la procezoj de monemisio kongruu kun la evoluigo de la ekonomio reala aŭ produktiva».

Inter la procezoj, kiuj povas bari tiun stabilecon estas la inflacioj, kiuj estiĝas kiam ekzistas tro da mono cirkulanta kaj kiam altiĝas la prezoj, kio damaĝas la akirpovon de la mono kaj ties kredindeco.

Ankaŭ povas provoki mankon (subpremita inflacio), malmankoj da likva mono (deviga ŝparo) kaj pli da ĉefrolo de la neformalaj merkatoj, kio damaĝas la stabilecon kaj la akirpovon de la mono.

Scenejo favora por ke la kuba peso povu plenumi siajn funkciojn kaj sukcesu gardi la makroekonomiajn ekvilibrojn, implicus- argumentas la juna fakulino- monkurzon, kiu proksimigu la oferton kaj mendon da devizoj; la ekzisto de klaraj reguloj pri monemisiado por ke en la ekonomio estu ĝusta kvanto da bezonata mono, kaj la disciplino inter enspezoj kaj elspezoj de la registaro ( kontrolo de la publika ŝuldiĝo).

Krome, ŝi emfazas, gravas la kunordigo inter la organismoj koncernataj pri la gvido de makroekonomiaj politikoj, samkiel la transiro de administra mastrumo al uzo de financaj instrumentoj por ke prezoj povu doni signojn por pli bona ludado de la konsumantoj, produktantoj kaj la ĝenerala planado de la ekonomio.

Same, ŝi aldonas la gravecon pri tio ke ekzistu stabila kaj kvalita oferto de produktoj kaj servoj akireblaj en la nacia mono, kaj la bezonon krei kondiĉojn, kiuj stimulu la personojn kaj entreprenojn ŝpari kaj akiru kreditojn en la nacia mono.

La ekonomikistino ankaŭ precizigis la gravecon  pri kapabliĝo de ĉiuj envolvitoj en la transformo de  tiu ĉi ideala medio al la plej reala ebla por Kubo.

 

Eldonita de Maritza Gutiérrez González



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up