La usona blokado provokas pli ol 5 mil milionojn da perdoj al Kubo nur en unu jaro

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2020-10-23 08:57:46

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Unu plian fojon, la prezento de la jara raporto de Kubo pri la sekvoj de la usona blokado en la ekonomio kaj la vivo de la kuba popolo, konsistigis bone fundamentitan denuncon kontraŭ tiu agresema politiko, klopodanta sufoki la plej grandan el la Antiloj, kaj evidentigas la malkapablon historian de tiu nordamerika lando “agnoski ke Kubo estas suverena lando”, tiel asertis la ministro pri eksteraj rilatoj Bruno Rodríguez ĉi-ĵaŭde en Havano.

Dum gazetara konferenco, la ministro denuncis ke la usona registaro dum la lastaj du jaroj plifortigis ekstreme la sieĝon, eĉ, meze de la pandemio. Same, li klarigis, ke la efika frontado al la Covid-19 en la insulo estis ebla pro la solida sansistemo. 

La ministro ankaŭ priparolis la regulaĵojn kontraŭ la provizado de brulaĵoj plus la mensogoj kaj kalumnioj, kiuj ege kreskas kontraŭ la kariba insulo.

La ministro emfazis ke por la unua fojo, la jara cifero de damaĝoj superas la nombron de 5 mil milionoj da dolaroj, enorma pezo por eta ekonomio.

La sieĝo starigis kaj daŭre starigas aldonan defion por alfronti la pandemion, asertis la ministro, kaj aldonis ke, en la praktiko, la blokado signifas neglekton por Kubo aliri medicinajn ekipaĵojn kaj krudaĵojn el usona deveno aŭ, eĉ, devenanta el aliaj landoj kun pli ol 10% da komponantoj el Usono aŭ teknologioj de tiu lando, konfirmante ke la sana sfero estas unu el la plej damaĝitaj.

Miloj da familioj suferas sekvojn de tiu politiko je ambaŭ flankoj. Li menciis la agresan atakon al la monsendoj familiaj, la eliminon aŭ malpliigon ĝis minimumo de la kontaktoj kaj komunikado interfamilia pere de “instrumentoj kaj agoj hontigaj”.

La kuba diplomatiestro ankaŭ sciigis ke ĝi konsistigas perforton gravan, evidentan kaj konstantan de la homaj rajtoj kaj obstaklo “al la evoluperspektivoj de nia lando kaj al kontentiĝo de la bazaj bezonoj de nia popolo”.

Li asertis ke la blokado havas damaĝan kaj realan sekvon en la transform-procezo  de la sociekonomia modelo de la lando kaj konsistigas “la ĉefan obstaklon al avanco, iam ajn, de la rilatoj reciprokaj inter Usono kaj Kubo”.

La blokado estas genocida ago priskribita en la Konvencio de Ĝenevo de 1948. Ĝi meritas kondamnon kaj ĉiujare la Ĝenerala Asembleo de UN, dum preskaŭ tri jardekoj, rifuzis ĝin. Mi “antaŭvidas ke tiu ĉi estos nova okazo por ke la internacia komunumo esprimu sian rifuzon al la usona sieĝo”, asertis la ministro.

La rezolucio “Bezono ĉesigi la ekonomian, komercan kaj financan blokadon altruditan de Usono kontraŭ Kubo”, estos voĉdonita en majo 2021, por 29-a fojo en la sino de la Ĝenerala Asembleo de UN; ĉi-foje ĝi estis prokrastita pro la sekvoj de la Covid-19 je tutgloba skalo.
 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up