Camilo Cienfuegos en la koro de la popolo

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2020-10-28 10:25:41

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Camilo Cienfuegos

Elvoki la komandanton Camilo Cienfuegos  en la 61-a datreveno de lia fizika malapero, estas ankaŭ poemo al la vivo de speciala homo, kiu vivas hodiaŭ en la animo de sia popolo.

Veras  ke neniu priskribis lin tiom magistre kiel faris la verkistino kuba Mirta Aguirre. Ok versoj sufiĉis al la poetino por transdoni al ni la ekzaktan bildon de la homo, de la amata heroo, tiu havanano naskiĝinta en la kvartalo de Lawton la 6-an de februaro 1932, kiun la destino kaj la historio senmortigis per lia kostumo olivoverda, ampleksa rido kaj kutima granda ĉapelo.

Al Camilo  ĉiujare la kubanoj omaĝas per floroj al la maro, kie tragike li malaperis la 28-an de oktobro de 1959.
Pri lia tragika morto la malamikoj de Kubo inventis la plej hontindajn mensogojn, sed la kubanoj atestis dum tiuj teruraj tagoj, pri la intensa   senfrukta elserĉado ĉe la kubaj marzonoj. Post dusemajna elserĉado, fine, la 12-an de novembro, Fidel Castro, tiam ĉefministro, informis la popolon pri la malgaja rezulto. 

La paroloj de Fidel lasis por ĉiam vivaj la heroajn ecojn de la eksterordinara kunbatalanto, kiam esprimis: "viroj kiel Camilo Cienfuegos estiĝis el la popolo kaj vivis por la popolo. Nia sola kompenso antaŭ la perdo de kamarado tiom proksima al ni, estas scii ke la popolo kuba naskigas homojn kiel li. Camilo vivas kaj vivos en la popolo.”

La komandanto Ernesto Che Guevara esprimis: “Camilo estis la kamarado de cent bataloj, la fida homo por Fidel en la malfacilaj momentoj de la milito kaj la sinofera batalanto, kiu ĉiam konsideris sinoferon ilo por hardigi la karakteron kaj forĝi la trupon…Camilo estis Camilo, sinjoro de la avangardo, kompleta gerilano, kiu elstaris pro la koloriga milito kiun li scipovis fari.”

En la 61-a datreveno de la fizika malapero de Camilo Cienfuegos, dum jaro kiam la omaĝoj okazos alimaniere, la kuba popolo memoros lin elkore en ĉiuj anguloj de la kariba lando.
 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up