Denuncas Kubo subfosajn agadojn de usonaj agentejo

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2020-10-29 13:06:42

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Carlos Fernández de Cossio, direktoro pri Usono de Minrex

De antaŭ kelkaj semajnoj, Kubo denuncis plian fojon la agadon de usonaj organizoj, kiuj daŭre pagas por estigi politikan opozicion en Kubo kaj provoki subfosajn agadojn.

Temas pri ege malnova agadmaniero aplikata de la usonaj registaroj kontraŭ landoj kie ili ne sukcesas agi laŭ sia plaĉo kaj bontrovo.

Ĉi-kaze,   la direktoro por Usono de la ministerio pri eksteraj rilatoj de Kubo, Carlos Fernández de Cossio, denuncis la pagojn faritajn de la tiel nomata usona Agentejo por internacia evoluo (angle, USAID)  al organizoj rezidantaj en tiu lando, kies laboro estas estigi opozicion politikan en Kubo.

Fernández de Cossío elstarigis ke tiamaniere oni mastrumas la supozatan demokration laŭ la usona stilo, tio estas, per mono, kiu ĉi-kaze superas la ciferon da 400 mil dolaroj kaj ĉi-foje,  favore al asocio por ciferecaj novaĵoj, kontraŭkuba organizaĵo de Florido.

Temas pri federala agentejo kiu donas 410 mil dolarojn por kontrakti aŭ aĉeti politikan opozicion kontraŭ Kubo. Tiamaniere, multaj tiaj organizoj vivas el  la mono de la usonaj kontribuantoj.

Krome, aliaj organizoj ankaŭ estis favorigitaj per tiu mono, kiel la nomata grupo subtena al demokratio aŭ la fondaĵo Bacardi, kiuj ricevis pli ol 600 mil dolarojn respektive, aŭ la asocio kuba observatorio pri homaj rajtoj, kiu kolektis kvaronon da miliono de dolaroj.

Sendube, tiuj ĉi faktoj evidentigas la konstantan etoson de agresemo usona kontraŭ Kubo, kio ne nur efektiviĝas per la leĝaro de ekonomia sieĝo, sed ankaŭ per la retoriko de ĝiaj funkciuloj plus la amaskomunikaj kampanjoj, kiuj celas pravigi siajn kruelaĵojn kontraŭ la kuba popolo per falsaĵoj kaj kalumnioj .



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up