Eric Toussaint kondamnas la usonan blokadon kontraŭ Kubo

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2021-02-17 10:59:45

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Foto laŭ ĝentilaĵo de Eric-Toussaint.

La rekonata historiisto kaj politologo belga, doktoro pri politikaj sciencoj, Eric Toussaint, prezidanto de la Komitato por Nuligo de la Ŝuldo de la Tria Mondo (CADTM, hispane) kaj konstanta partoprenanto en la renkontiĝoj de ekonomikistoj pri Globalizo kaj Problemoj de Evoluo, donis intervjuon ekskluzivan al Radio Havano Kubo per Vasapo.

Profesoro Toussaint parolis pri la kampanjo iniciatita de Fidel Castro en 1985, tio estas, 35 jarojn antaŭe, kiu havis sekvojn en Latinameriko kaj la sociaj movadoj. Ankaŭ havis sekvojn en Afriko kaj Eŭropo, kie estis kreita la Komitato por Nuligo de la Ŝuldo de la Tria Mondo en 1990 kadre de tiu granda kampanjo lanĉita el Kubo en 1985.

La prestiĝa politologo asertis ke nuntempe, la postulo ne pagi la ŝuldon estas ege valida kaj prava, ĉar la homaro devas alfronti krizon multdimensian de la monda kapitalista sistemo, kiu havas faceton de krizo pri sano publika, la pandemio, krizo ekologia, klimata kaj ekonomia krizo kun perdo de laborpostenoj, forigo de laborpostenoj kaj reduktiĝo de enspezoj de la popolaj klasoj.

Pri la politiko de ekonomia, financa kaj komerca sieĝo kontraŭ Kubo, Toussaitn emfazis ke oni devas denunci ĝin. La poliyiko de Usono plu trudi la blokadon kaj intensiĝi ĝin estas malhumana. 

Li ankaŭ parolis pri la kampanjoj faritaj en Eŭropo, kie oni sukcesis ke la eŭropaj registaro rifuzu kaj komdanmu la sieĝon, kaj ankaŭ la publika opinio subtenas Kubon.

Toussaint elstarigis la gravecon de la medicina helpo de Kubo fronte al la pandemi kaj konfirmis la gravecon de la solidareco al la insulo kaj rifuzo al la usona blokado kontraŭ la kuba popolo.
 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up