Radio Havano Kubo, via amika voĉo tra la mondo, jubileas!

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2021-02-24 09:45:57

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Ĉi-jare, Radio Havano Kubo, la internacia voĉo de nia  lando, la sola elsendanta per mallongaj ondoj  festas sian 60-an jubileon.

Jes, temas pri la voĉo plurlingva de Kubo kun vasta kaj diversa familio, kiu  doni spacon al la internacia lingvo esperanto en Kubo en la jaro 1988.

Kvankam oficiale RHK estiĝis la unuan de majo 1961, la ideo krei kuban radiostacion internacian naskiĝis en la Montoĉeno Maestra, dum la fina kampanjo komandita de Fidel Castro  kontraŭ la reĝimo de  Fulgencio Batista.

En la komenco de la jaro 1959, la usonaj informagentejoj ekkomencis  kampanjon kalumnian kontraŭ la revolucia procezo starigita en la insulo. Instigite de misinforma lavango pri Kubo dissendita de agentejoj  AP, UPI kaj aliaj transnacioj de informado, la konservativa gazetaro de la kontinento agitis la supozitan perforton de individuaj liberecoj kaj normojn pri homa kunvivado en la insulo.

Kun la celo kontraŭstari tiun lavangon de mensogoj, Kubo alvokis la konatan “Operacio Vero”, kiu malfermis pordojn al preskaŭ 400 ĵurnalistoj el la tuta mondo. Ili  vojaĝis al Havano kaj tiuj, kiuj deziris kaj povis, spegulis la realon de tio kion ili propraokule spertis, kio ja ne kongruis kun disvastigitaj informoj de la gazetaro, radio kaj televido de la kontinento. Tiel  estiĝis kiel eksperimenta  vehiklo la unuaj elsendoj per mallongaj ondoj la 24-an de februaro de tiu sama jaro, kiu estis oficiale anoncita al la mondo kiel  Radio Havano Kubo, la unuan de majo 1961.

Radio Havano Kubo, via amika voĉo tra la mondo, jubileas!
 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up