Lingvoj kaj kulturoj: la identeco en diverseco

Eldonita de Maritza Gutierres González
2015-04-27 17:33:20

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

En la nuna tutmondiĝa procezo indas starigi kelkajn demandojn, ĉar evidentas ke multaj konceptoj suferas modifojn, kaj sekve, bezonatas postlasi antaŭajn viziojn fermitajn pri la diverseco.

La konceptoj de kulturo kaj identeco streĉe ligitas en sociologio kaj antropologio. La identeco povas nur konsisti en la distinga alpropriĝo de certaj repertuaroj kulturaj kiuj ekzistas en nia socia medio, en nia grupo aŭ komunumo.

Kiel oni povas proksimigi personojn kulture malsamajn, socie diversajn kaj geografie forajn? Kie estas la identec-landlimojn? Jen kelkaj demandoj kiujn ni provos kundiskuti kaj strategie alrigardi cele al plia klerigado de nia movado lige al la daŭripova lingva  propono.

Havano: la kongresurbo

Havano estis fondita de la Hispana konkeristo Diego Velázquez en 1515, kaj ĝi naskiĝis kun la nomo San Cristóbal de la Habana en la sudo de la nuna provinco. En 1519 okazis la translokiĝo al la norda haveno, kie ĝi troviĝas nun.

Dum jarcentoj Havano altiris la atenton de povaj landoj kaj de korsaroj, kaj ankoraŭ videblas la tiama beleco el la muroj de la fortikaĵoj, el la fasadoj de malnovaj domegoj kaj preĝejoj, en la vastaj kaj imponaj avenuoj kaj en parkoj kaj ĝardenoj. La urbo havas tri ĉefajn partoj: Malnova Havano, Centra Havano kaj Vedado.

Malnova Havano estis nomumita de UNESCO Kultura Havaĵo de la Homaro en 1982, kaj ĝi havas la plej grandan nombron de historiaj konstruaĵoj. En la mallarĝaj stratoj, multaj  ankoraŭ  ŝtonkovritaj, troviĝas konstruoj de la kolonia epoko, ĉefe de la tempo inter la 17a kaj 19a jarcentoj.

La Placo de Armiloj, la plej antikva el la Havanaj placoj estas la koro de Malnova Havano, ĉar ĉirkaŭ ĝi formiĝis la unua vilaĝo. Tie troviĝas la Palaco de la Kapitanoj, kie nun estas la Muzeo de la Urbo. Tiu estas unu el la plej belaj konstruaĵoj de la urbo, kaj ĝi estis sidejo de la urbestroj dum preskaŭ 200 jaroj.

En Centra Havano troviĝas plej simbolaj lokoj de Kubo: la Muzeo de la Revolucio, la Nacia Muzeo de Belartoj, la Parko de la Frateco kaj la Granda Teatro de Havano.

   Vedado estas bela  parto de la urbo, kun  arkitekturo estas pli moderna kaj ankaŭ simbolaj lokoj kiel la Placo de la Revolucio,  la Universitato Havana kaj la tombejo Kristoforo Kolumbo .

Jen invito kongresumi kun la kuba esperantistaro en Havano. Bonvenon!

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up