Radio Havano Kubo

Amika voĉo kiu trairas la mondon

  • sekvu nin

#NoMasBloqueo #SolidaridadVsBloqueo

Naciaj simboloj de Kubo: floro, birdo kaj arbo.

Papilifloro, tokororo kaj reĝa palmo estas konataj kiel nacia floro, birdo kaj arbo, respektive.
 La nacia floro kies scienca nomo estas Hedychium coronarium iĝis nacia simbolo la 13-an de oktobro 1933 pro la fakto ke ĝi ĉeestis ekde la komenco de la sendependigaj militoj kontraŭ la hispana koloniado, sur brusto de la kubaj virinoj kiel ribelem-esprimo.
 Ĝi posedas blankajn petalojn, grapolon en sama spiko kaj la maskla florparto kvazaŭ protektas la femalan parton. Ĉion ĉi oni interpretas kiel idearo pacama kaj pura, unuecemo kaj ĝentileco de la kubanoj, speciale rilate al virinoj.
 Kvankam origine el Azio, papilifloro troveblas ĉie tra la insulo, apud lagoj, lagetoj, riveroj kaj ĝardenoj.
 La nacia birdo Tokororo estas la kuba trogono, Priotelus temnurus, pro ĝia plumaro ruĝa, blanka kaj blua, koloroj de la kuba flago. Ĝi estas endemia el Kubo kaj nestas en truoj sur palmoj aŭ aliaj arboj. Ne povas vivi en kaptiteco.
 La Reĝa palmo estis deklarita nacia arbo ĉar troblevas tra la tuta insularo; ĝi estas parto de la nacia blazonŝildo kaj evidentigas suverenon de la pejzaĝo pro ĝia notinda svelteco. Ĝi atestas pri profunda kaj fekunda grundo kaj ĝia pluruzebleco estas mirinda: la folioj kaj trunkoj por konstrui domojn, tegmentojn kaj meblojn; la fruktoj estas oleoriĉaj kaj taŭgas por nutri bestojn; la infloreskon oni uzas por konstrui rustikajn balailojn; la radiko posedas kuracajn proprecojn kaj la arbo mem konsistigas naturan fulmohaltigilon, interalie.
Eldonita de Maritza Gutierres González
Komentarioj
lasu komentarion
  • Esperanto 17-03-19
  • Esperanto 10-03-19
  • Esperanto 03-03-19
  • Esperanto 24-02-19
  • Esperanto 17-02-19
  • Esperanto 10-02-19
vizitkalkulilo

5754013

  • maxima: 19729
  • yesterday: 3540
  • today: 1639
  • online: 156
  • total: 5754013