Radio Havano Kubo

Amika voĉo kiu trairas la mondon

  • sekvu nin

#NoMasBloqueo #SolidaridadVsBloqueo

Aromoj kaj naturo en Havano: domo de parfumoj

La kuba domo de parfumoj donas al ni okazon renkonti iom da historio, ĉar eble multaj homoj ne scias ke la komencoj de  parfumado retroiras ĝis la ŝtona aĝo kiam la homoj bruligis lignojn kaj aromatikajn rezinojn por plezurigi siajn diojn.
Ni volas emfazi ke la  eŭropaj parfumoj alvenis al Havano en la deksepa jarcento,  kaj unu jaron poste la parizaj domoj kreis filiojn en Havano, inter ili estis la franca parfumejo Molinard, kiu lokiĝis en la centro de la urbo kaj estis inter  la unuaj eksidi en la kariba insulo.
En Kubo, kie la intensa suno kaj malseka klimato igas vitalaj la higienajn kutimojn, oni neniam preteratentis uzon de parfumoj, kolonjakvojn, deodorantojn kaj odorplenajn sapojn kiel parto de bonodora kulturo kontraŭ rigoroj de la klimato.
Hodiaŭ ekzistas en la insulo la rekonata Laboratorio Suchel Fragancia, tio estas, fraganco, situanta  en Havano, kie laboras 54 laboristoj, plejparte specialistoj kaj teknikistoj kiuj konstante laboras, esploras kaj miksas aromojn por krei novajn  parfumajn ekstraktojn.
 La plej sukcesaj parfumoj de la insulo estas Alicia, Mariposa, Coral Negro, Montecristo kaj Vegueros ellaboritaj de tiu kuba firmao kiu grupigas 12 entreprenoj, kelkaj kun kapitalo nur kuba kaj aliaj kun eksterlanda kapitalo.
La kreado de nova parfumo estas kvazaŭ magia ago. Neniu instrumento, roboto aŭ komputilo povis anstataŭi la bonan olfaton de la parfumistoj, kvankam la kemia industrio sukcesis artefarite reprodukti kelkajn esencaĵojn kaj komponantojn uzatajn en la parfumado, fakte, la homa nazo ne povis esti artefarite reproduktita.
En la kuba laboratorio de Suchel Frangancia laboras pli da virinoj ol viroj, kio rompas la miton ke la plej bonaj profesiuloj estas la nomataj “nazo-homoj”, tio ja ankaŭ obeas al la faciligoj donataj de la kuba ŝtato por ke virinoj kapablu samkiel viroj realiĝi profesie.
En la malnova urboparto de Havano ekzistas nuntempe la kuba domo de parfumoj, situanta en la strato Teniente Rey (Brasil), kie la vizitantoj eltrovas ne nur historion de parfumo sed eblas ankaŭ spekti kiel kreiĝas parfumoj kaj sapoj.
Tie oni ankaŭ ofertas servojn de aromoterapio, scienco uzanta diversajn odorojn por mallaciĝo, kontraŭ kapdoloroj kaj aliaj problemoj. Kiel parto de ekspoziciaĵoj oni trovas francajn ilojn uzitajn por eligi la esencon de vegetalaj materioj laŭ la malnova stilo.
Sen komplikaj ujoj, plejparte manfaritaj, la vizitantoj povas aĉeti en la vendejo de la parfuma domo, ekskluzivajn produktojn kie regas naturo. Oni vendas diversajn produktojn parfumitajn per cinamo, sandalo kaj lavendo, sapojn, kolonjakvojn kaj parfumojn el specialaj odoroj.
Sendube, la kuba domo de parfumoj konsistigas plian allogan ejon vizitindan de turistoj kubaj kaj alilandaj, ĉar tie oni havas unikan okazon akiri personigitan aromon, kreitan de naturaj kreskaĵoj el tiu ĉi kariba insulo. Do, se iam vi havas la okazon viziti Havanon, ne forgesu dediĉi kelkajn minutojn al la kuba domo de parfumoj kie vi estos ravitaj de aromoj kaj naturo.
Eldonita de Maritza Gutierres González
Komentarioj
lasu komentarion
  • Esperanto 15-10-17
  • Esperanto 08-10-17
  • Esperanto 01-10-17
  • Esperanto 24-09-17
  • Esperanto 17-09-17
  • Esperanto 10-09-17
vizitkalkulilo

3842780

  • maxima: 19729
  • yesterday: 5418
  • today: 3392
  • online: 187
  • total: 3842780